| Eŭropo - Socio |
  FRANCIO - 2-an de novembro, 2009.
Franca tribunalo lastan vendredon decidis plutrakti akuzojn pri misuzo de publika mono kontraŭ la iama prezidento Jacques Chirac por la tempo kiam li estis urbestro de Parizo en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. La tribunalo diris, ke ĝi volas pli precize prienketi, ĉu Chirac eble sciis, ke 21 homoj estis pagitaj de la urbo por fikciaj laborpostenoj, dum ili efektive laboris por lia politika partio, la RPR.
|
|
| Eŭropo - Socio |
  BRITIO 29-an de oktobro, 2009.
La sekreto de feliĉa geedziĝo por viroj kuŝas en la elekto de edzino kiu estas pli inteligenta kaj almenaŭ kvin jarojn pli juna ol li, asertas britaj fakuloj ! Ĉi tiuj paroj plej probable havos daŭran geedziĝon, precipe se neniu jam eksedzi(in)iĝis pasintece, laŭ la scienca teamo de la Universitato de Bath. La konkludoj antaŭvidas feliĉan estontecon por la popstelulino Beyonce Knowles, 28-jara, kaj ŝia edzo repisto Jay, 39-jara.
|
| Eŭropo - Socio |
  FRANCIO /  BRITIO - 22-an de septembro, 2009.
La iama franca prezidento Valéry Giscard d'Estaing probable kaŭzas surprizon per sia plejlasta romano, fikcia rakonto de prezidenta amo al angla princino. La franca ĵurnalo "Le Figaro", kiu jam povis havigi al si la libron, diris, ke la ĉefaj personaĵoj ŝajne tre similas al la aŭtoro mem, Valéry Giscard d'Estaing, kaj la forpasinta brita Princino Diana.
|
| Eŭropo - Socio |
  RUSIO /  UKRAINIO - 29-an de julio, 2009.
La Patriarko Kirill, la estro de la Rusortodoksa Eklezio, komencis viziton al najbara Ukrainio. Li renkontos tie la ukrainan prezidenton, Viktor Juŝĉenko, en Kievo, antaŭ ol veturi al la orienta parto de la lando. Kiel Rusio, Ukrainio estas plejparte Ortodoksa lando, sed la Ortodoksa Eklezio en Ukrainio estas disigita.
|
| Eŭropo - Socio |
  HISPANIO - 03-an de julio, 2009.
La hispana "caudillo" Francisco Franco jam ne estas la "adoptita filo" nek la "honora urbestro" de Madrido. La magistrato de la hispana ĉefurbo retiris al la iama diktatoro, lundon 29-an de junio, ĉi tiujn du titolojn kiuj estis donitaj al li en 1964. Unuanimece de ĝia tri elementoj - la populara Partio (PP, dekstra), la socialisma Partio (PSOE) kaj la Unuiĝinta Maldesktro (ekologiistoj-komunistoj)-, la asembleo ankaŭ decidis repreni la medalojn de oro kaj honoro de la urbo kiuj estis donitaj al li en 1942 kaj 1959.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |