| Eŭropo - Socio |
  RUSIO - 29-an de januaro, 2009.
La "Magistrato", kiu estas konsilio de episkopoj, pastroj, monaĥoj kaj laikoj, interalie politikaj figuroj kaj negocistoj, kunvenis en Moskvo tiun mardon por elekti la novan gvidanton de la Rusortodoksa Eklezio. La Metropolito Kirill estas elektita kiel estro de la Rusortodoksa Eklezio, kaj tiel fariĝas la 16-a Patriarko de Moskvo kaj Ĉiuj Rusioj. Kirill ricevis 508 voĉdonojn, kaj la dua kandidato, la Metropolito Kliment de Kaluga kaj Borovsk, 169 voĉdonojn. Entute 700 balotoj estis metitaj dum la voĉdono, 23 el ili nuligitaj.
|
|
| Eŭropo - Socio |
  VATIKANO - 26-an de januaro, 2009.
la Papo nuligis la ekskomunikon de kvar integrismaj episkopoj, el kiuj unu estas reviziisma religiulo, cele al revenigo de iliaj 150 000 subtenantoj en la komunumo de la Katolika Eklezio. Dekreto de la kongregacio pri la episkopoj, kiu datiĝas de la 21-a de januaro kaj kiu estis publikigita lastan sabaton de Vatikano, nuligis la ekskomunikon de Bernard Fellay, Ĝenerala Superulo de la Sacerdota Frateco Sankta Pio la Deka (france FSSPX), kaj ankaŭ tiun de Bernard Tissier de Mallerais, Richard Williamson kaj Alfonso de Galaretta.
|
| Eŭropo - Socio |
  FRANCIO - 15-an de januaro, 2009.
Tio estas rekorda cifero ne plu atingita de preskaŭ 30 jaroj. En 2008, 801 000 infanoj naskiĝis en metropola Francio kaj 33 000 en transmaraj departementoj (DOM). Je la 1-a de januaro 2009, la entuta franca loĝantaro atingis 64,3 milionojn da homoj, kaj ankoraŭ progresas je 366 500 personoj ĉiujare. Necesas diri, ke francaj virinoj estas la ĉampionoj en Eŭropo por naskokvanto. Do, dum la nombro de virinoj en aĝo naski bebojn malgrandiĝas, la nombro da naskiĝoj altiĝas. La indico pri fekundeco nun atingas po 2,02 infanoj por unu virino en 2008.
|
| Eŭropo - Socio |
  TURKIO - 9-an de januaro, 2009.
Turkio lanĉis sian unuan tagnoktan televidkanalon kun programoj en la kurda lingvo je la 1-a de januaro. Testaj elsendoj por la kanalo komenciĝis je la 25-a de decembro aŭdigante la turkan nacian himnon. La ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan faris inaŭguran elparolon de la stacio en la kurda lingvo. Tiu nova televidstacio elsendos novaĵojn, muzikon, seriajn filmojn kaj komediajn programojn.
|
| Eŭropo - Socio |
  TURKIO /  ARMENIO - 3-an de januaro, 2009.
La turka registaro kondamnas agadon de turkaj intelektuloj kiuj proponas publikan pardonpeton al Armenio, pri kion Armenoj karakterizas kiel masakron. "Mi nek akceptas nek subtenas ĉi tiun kampanjon. Ni ne krimis, sekve ni ne devas pardonpeti," diris la ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan citita de la gazeto Hürriyet.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |