| Eŭropo - Socio |
  IRLANDO - 17-an de decembro, 2009.
Irlanda episkopo eksiĝas, kelkajn semajnojn post kiam lia pritrakto de akuzoj pri seksa molestado al infanoj estis severe kritikita. Raporto pri fitrakto fare de pastroj en la Dublina Ĉefdiocezo deklaris, ke la pritrakto fare de la episkopo en la 1980-aj jaroj estas "neakceptebla". Vatikano diris, ke l a Papo akceptis lian eksiĝon kiel episkopon de Limerick. Dro Murray diris : "mi bone scias, ke mia eksiĝo ne povas nuligi la doloron, kiun la supervivintoj de fitrakto suferis en la pasinteco kaj ankoraŭ suferas ĉiun tagon."
|
|
| Eŭropo - Socio |
  SVISLANDO - 29-an de novembro, 2009.
Svisaj balotantoj aprobis per referendumo proponon kiu celas malpermesi la konstruon de minaretoj en moskeoj, oficialaj rezultoj montras. Pli ol 57% de balotantoj kaj 22 el 26 kantonoj - aŭ provincoj - voĉdonis favore al la malpermeso. La propono estis proponita de la Svisa Popola Partio, (SVP), la plej granda partio en parlamento, kiu diras, ke minaretoj estas postesigno de islamigo. La registaro kontraŭis la malpermeson, dirante, ke ĝi malutilus al la svislanda bildo, precipe en la Islama mondo.
|
| Eŭropo - Socio |
 ĈEĤIO /  SLOVAKIO - 18-an de novembro, 2009.
Ĉeĥoj kaj Slovakoj celebras la 20-an datrevenon de la Velura Revolucio, kiu faligis la Komunisman registaron de la tiama Ĉeĥoslovakio. Pasintaj kaj nunaj studentoj refaras la iaman marŝon tra Prago, kiu komencis la eventojn. La Komunista partio tiam anoncis, ke ĝi cedos la potencon post kiam centmiloj da homoj manifestaciis dum 12 tagoj.
|
| Eŭropo - Socio |
  ITALIO - 05-an de novembro, 2009.
Italio malobservas la rajton de gepatroj eduki siajn ge infanojn laŭ nereligiaj principoj kiam ĝi montras krucifiksojn en klasĉambroj, la Eŭropa Tribunalo pri Homaj Rajtoj decidis lastan mardon. La juĝo instigis koleron en Katolika Italio, kaj la ministro pri Edukado atakis tiun decidon, insistante, ke la krucifikso estas "simbolo de nia tradicio". La strasburga tribunalo opiniis , ke "la deviga montro de simbolo de iu konfeso en sidejo uzata de la publikaj respondeculoj restriktas la rajton de gepatroj eduki siajn geinfanojn konforme al siaj konvinkiĝoj."
|
| Eŭropo - Socio |
|
ORIENTA EŬROPO - 3-an de novembro, 2009.
La plimulto de loĝantoj en c entra kaj orienta Eŭropo estas optimisma pri la evoluado post 1989. Multaj tamen pensas, ke ili estas pli malfeliĉaj nun ol sub komunismo. Ĉeĥoj kaj Poloj, 20 jaroj post la falo de komunismo vivas pli bone ol antaŭ 1989, kontraŭe de loĝantoj de ses aliaj centraj kaj orientaj eŭropaj landoj interalie Slovakio kaj Rusio. Tio rezultas el opinisondo de la Neregistara Organizo kaj Esplorcentro Pew .
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |