eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Socio
Grekio : malpermesite fumi ! Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
GREKIO - 30-an de junio, 2009.

Grekio enkondukas malpermeson de fumado en hospitaloj, lernejoj, publikaj veturiloj kaj ĉiuj publikaj lokoj. Tiuj, kiuj rompas la novan leĝon alfrontu monpunojn de 500 eŭroj, kaj entreprenoj riskas perdi licencojn post kelkaj malrespektoj. Grekio estas la plej peze fumanta lando de la Eŭropa Unio : 40% de la loĝantaro fumas.
 
Ĉu parollibereco estu limigita ? Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
NEDERLANDO - 4-an de junio, 2009.

En provo nuligi leĝon kontraŭ provoko al malamo kaj diskriminacio en Nederlando, nederlandaj liberaluloj ekkaŭzis vastan debaton en la nacia gazetaro, kiu scivolas kian sintenon preni fronte al neado de la Holokaŭsto. Nur kelkajn tagojn antaŭ la Eŭropaj Balotadoj, la liberala Mark Rutte de la partio VVD anoncas, ke ĉia opinio devus esti permesita, sendube en strategia iniciato por insidi la ekstremdekstran gvidanton, Geert Wilders.
 
Danaj hipioj ne rajtas vivi en Christiania Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
DANIO - 27-an de majo, 2009.

Loĝantoj de la fama kvartalo Christiania en Kopenhago ne havas rajton uzi la terenon, kiun ili okupas jam de kvar jardekoj, dana tribunalo deklaris. La 900 loĝantoj atendis la decidon de la "Orienta Supera Tribunalo" kaj intencas pledi kontraŭ tiu decido, proparolanto diris.
 
Fiereco ĉe naskotaga festo en Germanio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
GERMANIO - 24-an de majo, 2009.

Antaŭ kvardek jaroj, oni demandis al la prezidento de la Federala Respubliko de Germanio (tiam Okcidenta Germanio) Gustav Heinemann, se li amas sian landon. "Mi ne amas la ŝtaton," la prezidento Heinemann respondis. "Mi amas mian edzinon." Tio estis signo de kiel tiutempe kontraŭvolaj estis Germanoj (eĉ la landa prezidento) por montri patriotismon.
 
Ĉu Katolika Kamasutro ? Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
POLLANDO - 19-an de majo, 2009.

Pola monaĥo en libro konsilas parojn pri kiel seksumi. La polaj Spiritaj Eldonaĵoj devas ŝanĝi iujn konservativajn opiniojn pri la seksa vivo de kredantoj. Tio estas "Seksumado tia, kia vi ne konas ĝin". Ĝi proponas sekve tiun novan libron de la pola pastro al fidelaj geedziĝintaj paroj, ĉar laŭ li en ĉi tiu afero ili eble restas tro moralizigitaj.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL