Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Hispanio venkas en Futbala Mondpokalo
- "Solar Impulse" sunenergia aviadilo sukcese flugis
- Francio lanĉas debaton pri vizaĝkovranta vualo
- Pollando havas novan prezidenton
- Rusio pretas malpermesi aŭtostiradon en ebria stato
- Scientistoj deĉifris la DNA-n de nova speco de homoj
- Papo Benedikto alfrontas akuzojn pri kaŝo de seksfitrakto
- La rusa mafio evidentiĝis kartvela
- Falsa anonco pri eksplodo panikigas publikon
- Falsa televidprogramo estigas panikon en Kartvelio
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Grekio sub vasta striko kaj protesto | ![]() |
![]() |
| Eŭropo - Socio |
![]() GREKIO - 12-an de marto, 2010.Publikaj servoj kaj transportservoj en Grekio decidis vastan strikon, kiu estas la tria ĝenerala striko kiel protesto kontraŭ la ŝparemegaj registaraj decidoj. Flugoj estas blokitaj kaj plejpartoj de lernejoj kaj hospitaloj restas fermataj en la 24-hora laborhalto vokita de la du ĉefaj sindikatoj. Protestantoj kaj policistoj interbatalis dum marŝo en centra parto de la ĉefurbo Ateno, kvankam estis relative malmultaj perfortagoj. La registaro diras, ke ĝi kompatas kun publika kolero pri tiuj impostaj altiĝoj kaj salajraj incizoj, sed rifuzas ŝanĝi siajn decidojn.La lando nuntempe havas profundegan publikan deficiton de 12,7%, tio estas pli ol kvaroble pli alta ol la reguloj en la eŭrozono permesas. La registaro promesis tranĉi tion ĉi deficiton al 8,7% ĉi tiun jaron, kaj ankaŭ redukti la nacian ŝuldon kiu nun sumas 300 miliardojn da eŭroj (410 miliardojn da dolaroj), per severa tranĉado de salajroj en publika sektoro, altigo de la ordinara emeritiĝa aĝo kaj altigo de impostoj. Strikoj kaj perfortaj manifestacioj erupciis ekde la registaraj decidoj estis anoncitaj lastan monaton. Kontraŭtumultaj policistoj, kiuj estis ekstere tra la stratoj ĵaŭdon por eviti ripeton de la perforto vidita dum la antaŭa lastvendreda striko, pafadis larmgason por disvastigi kelkajn protestantojn kiuj ĵetis rokojn kaj aliajn pafaĵojn ĉe la komenco de la marŝo. Miloj de strikantoj aliĝis al amaskunveno ekster la sidejo de GSEE, la ĉefa sindikato de la privata sektoro kaj marŝis preter la parlamentejo. La alia granda laborsindikato de publika sektoro, ADEDY, ankaŭ partoprenis. Kune, ili reprezentas duonon de la kvin milionoj da laboristoj en Grekio. Aertrafikregulistoj fermis la grekan aerspacon dum 24 horoj kaj pramŝipoj estas senmovigitaj en havenoj ĉar maristaj sindikatoj aliĝis al la striko. Oficiroj de la polico kaj doganaj servoj estas ankaŭ implikitaj en tiu striko. Aŭtobusoj kaj tramoj ne funkciis en Ateno aŭ en la dua urbo Tesaloniko dum la tuta tago. Hospitaloj ankaŭ strikas kaj traktas nur urĝajn kazojn, kaj radio- kaj televidelsendoj estis interrompitaj ĉar ĵurnalistoj partoprenas la vastan socialan movadon. Sindikatoj diras, ke la ŝparplano subtenata de la Eŭropa Unio nur frapos la malriĉulojn, kaj pligravigos la problemojn de la lando jam forte frapata de la ekonomia regreso... Ankaŭ legu :
|





GREKIO - 12-an de marto, 2010.
Protestantoj kaj policistoj interbatalis dum marŝo en centra parto de la ĉefurbo Ateno, kvankam estis relative malmultaj perfortagoj. La registaro diras, ke ĝi kompatas kun publika kolero pri tiuj impostaj altiĝoj kaj salajraj incizoj, sed rifuzas ŝanĝi siajn decidojn.