Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Hispanio venkas en Futbala Mondpokalo
- "Solar Impulse" sunenergia aviadilo sukcese flugis
- Francio lanĉas debaton pri vizaĝkovranta vualo
- Pollando havas novan prezidenton
- Rusio pretas malpermesi aŭtostiradon en ebria stato
- Scientistoj deĉifris la DNA-n de nova speco de homoj
- Papo Benedikto alfrontas akuzojn pri kaŝo de seksfitrakto
- La rusa mafio evidentiĝis kartvela
- Falsa anonco pri eksplodo panikigas publikon
- Falsa televidprogramo estigas panikon en Kartvelio
La mondo en bildoj
www.flickr.com
|
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
Grekio trafita de tutlanda striko pri ŝparemecaj aranĝoj |
Eŭropo - Ekonomiko |
GREKIO - 10-an de februaro, 2010.
Laboristoj de la publika sektoro en Grekio lanĉis tutlandan strikon proteste kontraŭ registaraj aranĝoj kiuj celas pritrakti la landan grandegan buĝetan deficiton. Flugoj estas blokitaj, multaj lernejoj restas fermitaj, kaj hospitaloj funkciigas krizonuran servon. La registaro volas tranĉi pagojn, redukti pensiojn kaj revizii la impostosistemon.
Gvidantoj de EU diskutos la aferon dum pintokunveno en Bruselo tiun semajnon, dum zorgoj, ke la greka krizo povus minaci la kredindecon de la eŭro. Financaj merkatoj tutmonde kaj politikistoj el ĉiuj partoj de Eŭropo zorgeme rigardos la situacion, diras observantoj. La greka ĉefministro George Papandreou jam alfrontis trisemajnan proteston de kultivistoj kiuj postulas pli altajn registarajn subvenciojn. Mardon, lia socialisma registaro anoncis, ke ĝi intencas altigi la mezuman emeritiĝan aĝon, celante savi la malriĉan sistemon de pensioj.Tiu ĉi decido venas aldone al alia plano de ŝparemaj aranĝoj, inter kiuj estas glaciiĝo de salajroj en publika sektoro kaj altiĝo de benzinoprezoj anoncitaj pasintsemajne. Laboristoj de la publika sektoro ne estos frapitaj tiel severe kiel ili estis en aliaj landoj, ekzemple en Irlando, sed ili plendas, ke la plej malbone pagitoj suferos, dum la plej riĉuloj evitas imposton senpune. Ceteraj registaraj aranĝoj inkluzivas la neanstataŭaĵon de forirontaj ŝtatoficistoj. Impostkolektantoj devos ankaŭ retrovi miliardojn da eŭroj perditaj pro imposta fraŭdo. La greka deficito atingas 12,7%, tio estas pli ol kvar fojojn pli alte ol la reguloj de la eŭrozono permesas. La ŝuldo atingas proksimume 300 miliardoj da eŭroj. La merkatoj restas skeptikaj, pri tio ĉu Grekio povos pagi siajn ŝuldojn, kaj multaj investantoj kredas, ke la lando devos ricevi financan helpon. La necerteco lastatempe frapis la eŭron kaj la problemoj ankaŭ atingis Hispanion kaj Portugalion, kiuj ankaŭ baraktas pri iliaj deficitoj. La ebleco, ke Grekio aŭ unu el la aliaj trafitaj landoj ne povos pagi siajn ŝuldojn - kaj bezonos financan savaranĝon de EU aŭ devos forlasi la eŭron - estas la plej granda minaco kontraŭ la eŭropa valuto. |