eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Ĉu rusa polico uzas homajn ŝildojn ? Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
RUSIO - 11-an de marto, 2010.


Rusio eklanĉas prikriman enketon sekve de asertoj, laŭ kiuj trafikaj policistoj uzis civilajn aŭtistojn kiel "homajn ŝildojn" por halti suspektitajn krimulojn. Al pluraj ŝoforoj laŭdire oni ordonis uzi iliajn aŭtojn por formi baron sur grava moskva aŭtovojo lastan vendredon. Veturilo stirigita de la rabistoj frakasiĝis tra la blokaĵo kelkajn minutojn poste, kaj tamen povis foriri. Neniu estis vundita, sed pluraj aŭtoj estis difektitaj.

La komandanto  de la trafikpolico estis akuzita kaj jam maldungita. Tiu afero estas la plej lasta en serio de laŭdiraj okazaĵoj kiuj implikas rusajn policistojn, kiuj estas viditaj de multaj Rusoj kiel koruptaj kaj brutalaj. Enketa komitato de Rusio, sub la regado de la Ĝenerala Prokuroro, anoncis merkredon,  ke prikrima enketo pri misuzo de potenco far policistoj de la trafikpolico estis lanĉita.

Ĝi diris, ke ĝi prienketos ĉiun unuopan oficiron implikitan en la afero.

La policestro de Moskvo Vladimir Kolokolcev jam maldungis la komandanton de tiu trafikpolico Aleksandr Kozlov, kies subuloj faris la operacion.

Stanislav Sutjagin diras, ke li estis unu el la civilaj aŭtistoj uzitaj en la vojblokado. En vidbendo sendita sur YouTube, li rakontas, ke la policistoj ne informis la ŝoforojn pri kio estis okazanta, inkluzivante la fakton, ke la suspektatoj estis armitaj. Li diras, ke nur kelkajn minutojn post kiam li ricevis la ordonon de la policistoj frapis lian aŭton tiu de la rabistoj, kaj ankaŭ aŭton de alia aŭtisto.

"Ni povis esti mortigitaj. Kio se la krimuloj haltintus ? Ni povis troviĝi meze de pafado ! Ĉu vere niaj vivoj estas senvaloraj en la rusa ŝtato ?" Li aldonis, ke la oficiroj de la  trafikpolico parkis iliajn aŭtojn malantaŭ la civilaj veturiloj dum la operacio.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi