Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Hispanio venkas en Futbala Mondpokalo
- "Solar Impulse" sunenergia aviadilo sukcese flugis
- Francio lanĉas debaton pri vizaĝkovranta vualo
- Pollando havas novan prezidenton
- Rusio pretas malpermesi aŭtostiradon en ebria stato
- Scientistoj deĉifris la DNA-n de nova speco de homoj
- Papo Benedikto alfrontas akuzojn pri kaŝo de seksfitrakto
- La rusa mafio evidentiĝis kartvela
- Falsa anonco pri eksplodo panikigas publikon
- Falsa televidprogramo estigas panikon en Kartvelio
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Ukrainio: uzurpo de enterpreno kiu presas monon | ![]() |
![]() |
| Eŭropo - Socio |
![]() UKRAINIO - 26-an de januaro, 2010.La 25-an de januaro 2010 je la sepa (horo lokala) matene oni perforte okupis la ŝtatan enterprenon poligrafian "Ukraina" (Ukrainio). Tio enterpreno presas monon kaj aliajn valorajn paperojn. La kialo estis la presado de balotiloj. La elekto de la prezidento ukraina okazos la 7-an de februaro 2010. Je okupo partoprenis 100-150 personoj. Pri tio komunikis en intervjuo deputitoj de parlamento ukraina kiuj estis atestantoj de sturmo. Sen alparolo al la gardo, sen prezenti iujn ajn postulojn, junaj homoj, armataj kun marteloj, rompiloj, bastonoj organiziĝe ĵetiĝis en la eniro kaj komencis rompadi vitrojn kaj pordojn. La gardo provis haltigi la atakintojn per ŝprucoj de akvo. Mi vidis ĉion persone kaj faris videon per telefono" - diris Lukjanov. "Tuta unua etaĝo estas inundita de akvo. Poste la atakintoj dissegis per elektrosegoj la pordon en la unua etaĝo kaj traŝiriĝis al kvara etaĝo kie estas la estraro". Laŭ liaj vortoj poste, kiam alvenis la grupo de Ofico de Sekureco ukraina, la atakintoj diskuris. La partio de Regionoj jam vendredon avizis, ke la registaro preparas ataki la enterprenon por presi 1,5 milionojn da balotiloj konspiraj. Antaŭe la registaro dekretis la ŝanĝon de la estraro de la kombinumo poligrafa "Ukraina", tamen la estraro antaŭa ne akceptis la dekreton. La estraro anoncis, ke la dekreto de la registaro estas kontraŭleĝa ekzemple ĉar la estro nova ne havis atingon oficialan al sekretoj ŝtataj. Tuin atingon al sekretoj oni donas nur post longa proceduro burokrata. La prezidento ukraina Juŝĉenko kunvokis la eksterordinaran kunsidon kun organoj de sekureco por ĉesigi la okupon. La prokurorejo ĝenerala ekprocesis kriminalan proceson pro afero.
Fontoj: (enhavas aliajn ligilojn, en lingvo ukraina) http://news.liga.net/news/N1002259.html (en lingvo rusa) Sendis al ni tiun artikolon Ivano Kossey. Dankon ! |





UKRAINIO - 26-an de januaro, 2010.