eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Socio
Ĉina disidento Liu Xiaobo akuzata pri ŝtata subfosado Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
ĈINIO - 09-an de decembro, 2009.

 
La polico en Ĉinio rekomendis, ke prokuroroj formale akuzu la disidenton Liu Xiaobo, pro laŭdire provoko de subfosado, lia advokato Sro Shang diris. Sro Liu estas detenata senakuze de unu jaro. Sro Liu estis arestita je la 08-an de decembro 2008 pro tio, ke li kunverkis "Ĉarto 08", manifeston instigantan al politika reformo. La probabla akuzo pri "provoko de subfosado de ŝtata potenco" estas rutine uzita kontraŭ tiuj, kiuj kritikas la ĉinan Komunistan partion.
 
Barato blokas milionojn da poŝtelefonoj pro sekureco Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
BARATO - 01-an de decembro, 2009.

 
Milionoj da barataj poŝtelefonoj sen valida unika identiga kodo estas blokitaj pro motivoj de sekureco. La numero de Internacia Identeco de Poŝtelefona Ekipaĵo (angle IMEI) estas 15-cifera kodo kiu aperas sur la operacianta reto ĉiam, kiam voko estas farita. La malĉeesto de ĉi tiu nombro tiel neebligas spuri aŭ la telefonanton aŭ la telefonon nek aliri al vokodetaloj.
 
Terura situacio de homaj rajtoj en Nordkoreio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
NORDKOREIO - 23-an de oktobro, 2009.

UN-sendito kritikas la situacion de homaj rajtoj en Nordkoreio kiel "mizera", unu triono de la landa loĝantaro vivas en situacio de malsato. La sendito por Nordkoreio, Vitit Muntarbhorn, deklaras, ke la lando tamen ne estas malriĉa kaj alvokas al ĝi disfali sian militistan politikon. La sendito, ke La Unuiĝintaj Nacioj ne povas helpi pli ol du milionojn da homoj pro nesufiĉo en helpo.
 
Protestoj de ĵurnalistoj en Honkongo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
HONKONGO / ĈINIO - 14-an de septembro, 2009.

Kelkaj 700 ĵurnalistoj venis sur la stratojn de Honkongo tiun dimanĉon por protesti kontraŭ la polica brutaleco kontraŭ tri de iliaj kolegoj kiuj estis supoze batitaj, ĉar ili faris reportaĵojn pri la atakoj per injektiloj en la ĉina regiono de Xinjiang. Manifestaciantoj estis nigre vestitaj kaj tenis signojn alvokantaj al la registaro de Winjiang pardonpeti al du televidkameraistoj kaj televidreporteroj.
 
Polemika vizito de la Dalailamao al Tajvano Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
TAJVANO - 1-an de septembro, 2009.

 
La tibeta spirita gvidanto, la Dalailamao, okazigis preĝoceremonion en suda Tajvano memore de la viktimoj de la tajfuno okazinta pasintan monaton. Tio estis la unua grava publika apero de la Dalailamao ekde li alvenis sur la insulo dimanĉon. Li karakterizis sian viziton kiel nepolitika, sed Ĉinio kondamnis ĝin.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL