eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Socio
188 japanaj Kristanoj beatigitaj Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
JAPANIO - 25-an de novembro, 2008.

Grupo da japanaj Kristanoj kiuj estis mortigitaj en la 17-a jarcento ĉar ili rifuzis rezigni ilian religion estas beatigitaj en ceremonio en la urbo Nagasaki celebrita de reprezentanto de la Papo Benedikto La 16-a. La 188 Kristanoj estis beatigitaj, post 27-jara peno, kiu komenciĝis dum la vizito al Japanio de la antaŭa Papo Johano PAŬLaŭlo la 2-a en 1981.
 
Princa funebro en streĉita etoso en Tajlando Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
TAJLANDO - 16-an de novembro, 2008.

Dekmiloj da Tajoj faris lastan respektan saluton al la plejaĝa fratino de la reĝo ĉe grandioza, sestaga kremacia ceremonio. Lokaj loĝantoj markis la morton de la Princino Galyani Vadhana tiun sabaton, dum la landaj rivalaj politikaj frakcioj tenadis maltrankvilan batalhalton kiel signo de respekto. Galyani mortis pro kancero en januaro je la aĝo de 84 jaroj, sed necesis 10 monatojn por prepari la oficialan ceremonion.
 
Ses monatoj post tertremo, ĉinaj rifuĝintoj faras unuan bilancon Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
ĈINIO - 15-an de novembro, 2008.

Ses monatoj depost la ruiniga tertremon en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan, supervivintoj kiuj devas nun alfronti la ekkomencon de vintro, diras, ke ili ankoraŭ ne ricevis la al ili promesitan kompenson. La tertremo estis la plej mortiga kiu frapis Ĉinion en pli ol tri jardekoj, mortigante pli ol 80 000 homojn kaj lasante ĝis kvin milionoj da senhejmuloj. Ekonomiaj perdoj rekte kaŭzitaj de la tertremo superis 120 miliardojn da usonaj dolaroj.
 
Prizonpunoj por birmaj disidentoj Retpoŝtadreso
Azio - Socio
BIRMO - 14-an de novembro, 2008.

Tribunalo en Birmo kondamnis almenaŭ 11 disidentojn implikitajn en la pordemokratiaj protestoj pasintjaraj je 65 jaroj da enprizonigo, proparolanto de la opozicio anoncis. La konviktoj venis mardon, unu tagon post kiam fama birma bloganto ankaŭ estis kondamnita je pli ol 20 jaroj da enprizonigo pro "estigo de publika malordo kaj posedo de malpermesataj vidbandoj". La disidentoj, ĉiuj gvidantoj de alia insurekcio en 1988, estis kondamnitaj devis aŭdi sian pundeklaron en la fifama prizono de Insein, rakontis Nyan Win, proparolanto por la kontraŭstara Nacia Ligo por Demokratio (NLD).
 
Amaso atakas policon en Ĉinio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
ĈINIO - 8-an de novembro, 2008.

Grupo da personoj atakis policon en la sudĉina urbo Shenzhen sekve de la morto de motorciklisto, raportas la ŝtata ĉina agentejo Xinhua. Xinhua diras, ke la polico decidis pliseveriĝi kun kontraŭleĝaj veturiloj en la distrikto Bao'an, kaj fari pli da kontroloj, kiam viro kraŝis sian biciklon ĉar li ne haltis ĉe kontrolpunkto.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL