| Azio - Socio |
 BARATO - 16-an de oktobro, 2008.
La barata ĉefministro deklaras, ke religia kaj etna streĉa situacio minacas la landan socian stabilecon, kaj kulpigis tiuj kiuj "instigas" malamon kaj perforton. "Estas bataloj inter Hinduoj, Kristanoj, Islamanoj kaj tribaj grupoj. Etoso de malamo kaj perforto estas artefarite estigita. Estas fortoj kiuj intence instigas tielajn emojn," laŭ Manmohan Singh.
|
|
| Azio - Socio |
 ĈINIO - 13-an de oktobro, 2008.
Trafikrestriktojn reenkondukas la ĉinaj aŭtoritatoj en la ĉefurbo Pekino, provante tiel realporti pli puran kaj serenan ĉielon jam viditan dum la Olimpikoj. Ĉiu aŭto devas de nun resti po unu tago semajne sen veturi, laŭ plano bazata sur registronumeroj. Al pekinaj loĝantoj mankas pura aero kaj kvietaj stratoj, kiujn ili ĝuis tra la tutaj Ludoj.
|
| Azio - Socio |
 BARATO - 12-an de oktobro, 2008.
La barata ĉefministro ĵus inaŭguris la unuan trajnservon en Kaŝmiro, ĉirkaŭata de fortaj sekurecrimedoj pro protestoj kiuj lasis du personojn mortintajn. Manmohan Singh vojaĝis per la unua trajno post kvieta ceremonio ĉe Nowgam stacio. Vendredon, li inaŭguris akvobaraĵon konstruitan en la disputata regiono, malgraŭ protestoj de Pakistano.
|
| Azio - Socio |
ĈINIO - 4-an de oktobro, 2008.
La gepatroj de ĉina bebo supoze malsanigita de renŝtonetoj pro tio, ke ĝi estis nutrata per malpurigita pulvorigita bebolakto, lanĉis la ŝajne unuan laŭleĝan atakon kontraŭ la ĉiovendejo kiu troviĝas meze de la ĉina skandalo pri kontaminata lakto.
|
| Azio - Socio |
 BARATO - 3-an de oktobro, 2008.
Ĉiuj laboristoj en la barata film- kaj televidurbo "Bollywood" ĉesis labori post kiam miloj da teknikistoj kaj aktoroj ekstrikis pro malbonaj salajroj kaj laborkondiĉoj. Laborsindikatoj reprezentantaj filmdungitojn en Mumbajo diras, ke multaj membroj ne estas pagataj ĉiumonate, kaj ili pro tio minacas striki senfine. Dume, filmproduktistoj diris, ke ili kunvenos por decidi pri ilia respondo.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |