eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Socio
Hundo juĝata de tribunalo en Barato Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Azio - Socio

BARATO - 1-an de aŭgusto, 2008.

Hundo aperis antaŭ tribunalo en la orienta barata ŝtato Biharo, akuzita, ke ĝi rompis pacan etoson. Polico postulis severan agon kontraŭ la hundo pro tio ke ĝi mordis homojn. Ĝia posedanto diras, ke ĝi nur atakis domŝtelistojn. La hundo, nomata Chhotu, jam antaŭe havis problemon kun la leĝo. En 2003, distrikta juĝisto kondamnis  la hundon Chhotu je mortopuno.

 
Ĉinio malpezigas cenzuron sur Interreton Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Azio - Socio

ĈINIO - 1-an de aŭgusto, 2008.

Ĉinio ŝajne ĵus malblokis kelkajn pliajn malpermesitajn retejojn en partoj de Pekino post plendoj de ĵurnalistoj kiuj priraportos la Olimpikajn Ludojn. La ĉina decido sekvas intertraktojn inter la ĉinaj organizantoj kaj respondeculoj de la Internacia Olimpika Komitato (IOK). La respondeculoj pri la Ludoj esperas, ke tio kvietigos disputon pri retaliro por tiuj priraportontaj la sportajn konkursojn.

 
Olimpikoj : ĉu nur preteksto ? Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Azio - Socio

ĈINIO - 29-an de julio, 2008.

Deko da tagoj antaŭ la komenco de la Olimpikaj Ludoj en Pekino, raporto de Amnestio Internacia, publikigita je la 28-a de julio, anoncas, ke Ĉinio uzas tiun sporteventon "kiel pretekston por daŭrigi, aŭ eĉ intensigi aranĝojn kaj ekzistantajn praktikojn kiuj kondukas al tre disvastiĝantaj malobservoj de homaj rajtoj", kaj forigi el la ĉefurbo la "nedezirindulojn". "Krom se okazas radikala ŝanĝo fare de respondeculoj, la heredaĵo de Olimpikaj Ludoj ne estos pozitiva por homaj rajtoj en Ĉinio", taksas la organizo pri defendo de homaj rajtoj bazita en Londono.

 
Ĉinio, unua retumanto en la mondo Retpoŝtadreso
Azio - Socio

ĈINIO - 27-an de julio, 2008.

La informo estas nun konfirmata de usonaj gazetoj mem : Estas aktuale 253 milionoj da ĉinaj interretumantoj kaj "nur" 220 milionoj da usonaj laŭ artikolo de New York Times. Tamen necesas emfazi, ke la indico de uzantoj kiu estas 70 % de la tuta loĝantaro en Usono apenaŭ atingas 20 % en Ĉinio. Sekve nur komenciĝas la fenomeno en Ĉinio.

 
Barato trafata de bombeksplodoj Retpoŝtadreso
Azio - Socio

BARATO - 26-an de julio, 2008.

Almenaŭ 45 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 100 vunditaj post serio da eksplodoj kiuj frapis la okcidentan baratan urbon Ahmedabad, respondeculoj anoncas. Ili raportas 17 eksplodojn kiuj trafis loĝejajn kvartalojn, homplenajn merkatojn, fervojan kaj aŭtobusan stacion en la komeca metropolo de la okcidentbarata ŝtato Guĝarato.

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL