La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...
Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo
Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.
Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj
La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version
Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj
Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.
Esperanto.com: Etikedoj por blogoj
Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.
Batalojinter protestantoj kaj policanoj en la tajvana ĉefurbo pri la vizito de ĉina okazis. La sendito, Chen Yunlin, forlasis Tajvanon post sia vizito, la plej altranga ĝis nun de ĉina oficialulo. Kelkaj ekonomiaj interkonsentoj estis subskribitaj dum la vizito, kiu estis ĝenata de apudaj protestoj.
La nova reĝo de Butano estas kronata en malavara kronada ceremonio en la izolata Himalaja reĝlando. La Reĝo Jigme Khesar Namgyal Wangchuck, 28-jara, fraŭlo edukita en la brita Oxford, iĝas la plej juna monarĥo en la mondo. Li iĝis ŝtatestro de la plej nova demokratio en la mondo post kiam lia patro abdikis en 2006 kiam Butano ŝanĝiĝis al konstitucia monarĥio.
Indoneziaj kontraŭtumultaj policistoj batalis dekojn da Islamaj zelotoj ekster la centratribunalode unua instanco enĜakarto antaŭhieraŭ post kiam juĝistoj enprizonigis laorganizinton de"Front Pembela Islam", aŭ Fronto de Islamaj Defendantoj, Habib Rizieq Shihab, por 18 monatoj ĉar ili opiniis, ke li kulpas pri provoko de perforto. La polico pafis larmigan gason kaj uzis bastonojn por provi disvastigi la subtenantojn de la Fronto kiu atakis per bastonoj, pugno- kaj piedbatoj.
Reguloj kiuj donis al fremdaj reporteroj pli grandan liberecon dum la Pekinaj Olimpikoj baldaŭ eksvalidiĝos. Ĉinio ankoraŭ ne diris, ĉu ili estos plilongigitaj, forigitaj aŭ anstataŭitaj de nova aro da reguloj. La reguloj estis envenigitaj kiel parto de la ĉinaj penoj por malfermi la landon al la ekstera mondo por la Olimpikoj. Kritikantoj asertas, ke dum ili donis al reporteroj pli da libereco por esprimi sin, landaj ĵurnalistoj estis ankoraŭ ĝenaditaj kaj timigitaj de la aŭtoritatuloj.
Du vjetnamaj ĵurnalistoj estas kulpigitaj pro tio, ke ili helpis malkovri grandan koruptskandalon. La ĵurnalistoj estis juĝitaj kulpaj pri "fitrakto de demokrataj liberecoj" kaj disvastigo de "falsaj informoj". La usona ambasadejo en Hanoi tuj reagis, kaj nomis la verdikton "seniluziiga" kaj malutila en batalo por la "socia skurĝo" de korupto. La organizaĵo "Reporteroj Sen Limoj" deklaris, ke tiu juĝo estas "terura retropaŝo".