| Azio - Socio |
  KAMBOĜO - 9-an de januaro, 2009.
Dekmiloj da Kamboĝanoj lastan merkredon celebris la 30-an datrevenon de la elpelo de la brutala reĝimo de "Khmers Rouges" (Ruĝaj Kmeroj) ĉe komplika ceremonio okazinta en stadiono kaj okazigita de la landa potenca reganta partio. Proksimume 40 000 homoj ĉeestis la feston tri jardekojn post la tago en 1979 kiam Vjetnamgvidataj fortoj eniris la ĉefurbon Phnom Penh kaj faligis la Ruĝajn Kmerojn, kiuj estas kulpigitaj pri la morto de eble du milionoj da homoj.
|
|
| Azio - Socio |
  ĈINIO - 23-an de decembro, 2008.
Pli ol 150 verkistoj kaj aktivuloj el la tuta mondo skribis publikan leteron al Ĉinio por postuli, ke eminenta intelektulo estu liberigita el prizono. Liu Xiaobo estis arestita iom antaŭe ĉimonate pro tio, ke li subskribis peton alvokanta al demokratio en Ĉinio. Inter tiuj kiuj postulas lian liberigon estas la brita verkisto Salman Rushdie kaj la itala romanisto Umberto Eco. Responde, la ĉina ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke la lando restas sub la principo de jurŝtato kaj kontraŭ fremda sintrudo.
|
| Azio - Socio |
  SRI-LANKO - 12-an de decembro, 2008.
Fontoj proksimaj de la srilanka separatisma LTTE diras, ke la ribeluloj mortigis almenaŭ 90 registarajn soldatojn dum rebato de atako de la nacia armeo al ilia efektiva ĉefurbo. Unu batalo, ekster la norda urbo de Kilinochchi, la sidejo de la "Liberigaj Tigroj de Tamula Eelam", postlasis pli ol 60 soldatojn mortintajn kaj multe pli da vunditojn.
|
| Socio |
 INDONEZIO - 1-an de decembro, 2008.
La indonezia provinco de Papuo debatas, ĉu enkonduki leĝon permesantan al la registaro enfiksi mikroblatojn en homojn kiuj suferas aidoson. La leĝo proponas spuri la movadojn de seropozitivuloj kiuj kondutas laŭ malprudenta maniero, laŭ indoneziaj deputitoj. Tiu ĉi propono estas la plej polemika de vasta programo por pritrakti la disvastigon de HIV en Indonezio.
|
| Azio - Socio |
  AFGANIO - 25-an de novembro, 2008.
La afgana registaro diris al fremdaj donacantoj, ke "grandega humanitara krizo" alvenos, se provizoj de nutraĵoj ne rapide atingas la landon. Afganoj luktas kontraŭ morto kaj senhaveco pro manĝaĵonesufiĉoj dum komencigĝas neesperiga vintro. La krizo estas disvastiganta trans Afganio. La Monda Nutraĵa Programo (angle WFP) liveris siajn lastajn provizojn de tritiko por la jaro al homoj en la provinco de Herato antaŭ nelonge, sed ĝi estas konsiderita tro nesufiĉa por helpi civitanojn travivi la vintron.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |