| Azio - Socio |
  ĈINIO - 12-an de majo, 2009.
Miloj da homoj veturis al sudokcidenta Ĉinio por funebri la mortintojn ĉe la momento, kiam la lando markas la unuan jaron post mortiga tertremo kiu ruinigis partojn de la provinco Sichuan. Supervivintoj kaj parencoj kolektiĝis en urbojn trans la tertreme trafita regiono por bruli incenson kaj ritan papermonon, kaj lasi funebrajn kronojn por perditaj amatoj anticipe de memorfestoj tiun mardon.
|
|
| Azio - Socio |
  BARATO - 30-an de aprilo, 2009.
Grandan diplomatian sukceson atingis la barata registaro en la internacia Konferenco pri rasismo en Ĝenevo, nomata Durban 2. Intertraktita dum pli ol unu jaro, finofarita lastmomente kaj aprobita rapide kaj iomete neglekte je la 21-a de aprilo, de la 140 landoj kiuj ĉeestis la Konferencon, la atingita interkonsento eĉ ne diras unu vorton pri la sistemo en Barato, kiu tamen ekskludas 250 milionojn da personoj el la plej malalta kasto de la socio, tio estas proksimume unu Baratano el kvar.
|
| Azio - Socio |
  TAJLANDO - 6-an de marto, 2009.
La registaro de Tajlando proponas ekde la 5-a de marto turistovizojn senpage. Ĝi respondas al la granda malpliiĝo de la nombro de turistoj pro la manifestacioj, kiuj kulminis per la blokado de la flughaveno de la ĉefurbo. Tiu pag-nuligo estas nur intertempa kaj daŭros ĝis la 4-a de junio.
|
| Azio - Socio |
  PAKISTANO - 25-an de februaro, 2009.
Talibanaj batalantoj en Pakistano deklaris senfinan batalhalton en la valo de Swat en la nordokcidento de la lando, la grupa proparolanto diris. Tiu anonco venis post kiam la armeo diris, ke ĝi interrompas operacojn en la tumulta regiono. " Ni interkonsentis pri senfina batalhalto," Muslim Ĥan, la proparolanto de Talibanoj diris en Swat.
|
| Azio - Socio |
  KAMBOĜO - 17-an de februaro, 2009.
La viro karakterizita kiel la ĉefa torturisto por la tielnomataj "Khmer Rouge", la fifama gvidantaro de Kamboĝo kiu kontrolis la buĉadon de preskaŭ du milionoj da homoj, iras antaŭ siajn juĝistojn. Kaing Guek Eav, nomata Duch, aperis antaŭ tribunalo subtenata de la Unuiĝintaj Nacioj en Phnom Penh, la ĉefurbo de Kamboĝo, tiun mardon, kaj li estas akuzita, ke li elfaris murdon, seksperforton, torturon kaj aliajn krimojn kontraŭ la Homaro.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |