| Azio - Socio |
|
AFGANIO - 26-an de julio, 2008.
La afgana prezidento Hamid Karzai laŭdire malhelpas penojn por pritrakti la drogproblemon sialande, asertas usona eksa oficialulo pri kontraŭdroga batalo. Thomas Schweich diris, ke Sro Karzai protektas la tielnomatajn "drogsenjorojn" pro politikaj kialoj kaj, ke li toleras "certan nivelon de korupto" prefere ol perdi potencon.
|
|
| Azio - Socio |
|
ĈINIO - 23-an de julio, 2008.
Ĉinio anoncas, ke ĝi permesos manifestaciojn en tri urbaj parkoj dum la Olimpikaj Ludoj en Pekino. Sed tiuj, kiuj deziros protesti devos peti permeson al la urba registaro kaj polico. La anonco sugestas, ke Ĉinio havos pli malstreĉitan sintenon pri protestantoj dum la Olimpikoj ol ĝi havis en la pasinteco.
|
| Azio - Socio |
|
INDONEZIO - 12-an de julio, 2008.
Indonezia viro kiu murdis 42 virinojn kaj fraŭlinojn per ritoj de nigra magio estas ekzekutata de taĉmento. La sinkonfesita "ŝamano" Ahmad Suraji, 57-jara, diris al polico, ke li mortigis la virinojn por plibonigi siajn magiajn potencojn.
|
| Azio - Socio |
|
NORDKOREIO - 11-an de julio, 2008.
Nordkorea soldato hodiaŭ mortpafis sudkorean 53-jaran turistinon kiu eniris malpermesitan zonon. Tio kondukis Sudkoreion interrompi turistajn programojn en la norda najbaro. La incidento okazis en turista stacio de la Monto Kumgang (Monto de Diamanto), unu el la maloftaj nordkoreaj lokoj malfermataj al fremduloj.
|
| Azio - Socio |
|
PAKISTANO - 10-an de julio, 2008.
Centoj de Islamismaj virinoj okazigis proteston ekster la Ruĝa Moskeo en la pakistana ĉefurbo, Islamabad, por postuli la rekonstruon de seminario. Tiu estis detruita en julio 2007 kiam pakistanaj trupoj sturmis la konstruaĵon kaj eldomigis armitajn aktivulojn. Pli ol 100 personoj estis mortigitaj en la batalo por eldomigi zelotojn kiuj trovis rifuĝon tie, la armeo tiam asertis.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |