| Azio - Socio |
|
ĈINIO - 13-an de februaro, 2008.
Hamsteroj fariĝas la havenda hejmbesto en Ĉinio, ekde kiam komenciĝis la jaro de la Rato je la 7-a de februaro. La posedantoj de hejmbestbutikoj diras, ke stokoj malaltiĝas dum prezoj plialtiĝas, ĉar infanoj petas tiun lanecan amikon. Laŭ la Ĉina amaskomunikilaro, prezoj triobliĝis al proksimume 30 juanoj (2,90 eŭroj) por unu hamstero. En la jaro de la Rato, ĉi tiu eta besto fariĝas la plej akceptebla ronĝulo. "Ratoj kaj musoj havas malbonan bildon, sed hamsteroj estas mildaj. Vi povas tenadi ilin en via mano kaj ludi kun ili," Novaĵagentejo Xinhua raportas. Sed estas ankaŭ malfavora flanko. Fakuloj avertas, ke ronĝuloj havas akrajn dentojn kaj povas aĉe mordi. Iuj povas ankoraŭ porti la rabioviruson.
|
|
| Azio - Socio |
|
INDONEZIO- 8-an de januaro, 2008
Eks-indonezia diktatoro Suharto-a (86 jaraĝa) sano plimalboniĝis mardon 8-an de januaro. La sano de eksa Indonezia prezidanto Suharto, kiu estis urĝe kondukita al hospitalo en vivminaca stato pasintsemajne, plimalboniĝis kiam doktoroj provis malhelpi multoblajn organajn kolapsojn, kun postesignoj de interna sangado, fluido en liaj pulmoj kaj koraj problemoj, laŭ membro lia kuraca teamo. "Suharto estas en tre malstabila kondiĉo kaj bezonas intensan helpon".
|
|
|
<< Komenco < Antaŭa 11 12 13 14 15 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |