eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Ĉina disidento Liu Xiaobo akuzata pri ŝtata subfosado Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
ĈINIO - 09-an de decembro, 2009.

 
La polico en Ĉinio rekomendis, ke prokuroroj formale akuzu la disidenton Liu Xiaobo, pro laŭdire provoko de subfosado, lia advokato Sro Shang diris. Sro Liu estas detenata senakuze de unu jaro. Sro Liu estis arestita je la 08-an de decembro 2008 pro tio, ke li kunverkis "Ĉarto 08", manifeston instigantan al politika reformo. La probabla akuzo pri "provoko de subfosado de ŝtata potenco" estas rutine uzita kontraŭ tiuj, kiuj kritikas la ĉinan Komunistan partion.

"
La organoj de publika sekureco sentas, ke la prokurorojn akuzos lin kaj rekomendas, ke ili tiel faru," estis dirite post kiam aperis kopio de la rekomendo. "Estas du partoj. Unu parto rilatas al Ĉarto 08 dum la alia rilatas al artikoloj kiujn lia skribis en Interreton post 2005," Sro Shang diris. "Ĉi tio markas la finiĝon de la enketa fazo kaj la komenco de la jura persekuta fazo," li aldonis.

Sro
Liu estas verkisto kaj siatempa universitata profesoro kiu pasigis multe da tempo en malliberejo aŭ sub diversaj formoj de hejmaresto aŭ kontrolo, ekde li estis unu el la gvidantoj de la pordemokratiaj protestoj en la Placo Tian An Men en 1989. Li ankoraŭ skribas kaj publikigas siajn verkojn en Interreto, alvokas al demokrata plurismo en Ĉinio.

"Ĉarto 08" estas peto, kiu unue cirkulis enrete pasintjare, kaj kiu alvokas al protekto de homaj rajtoj kaj la reformo de unupartia komunista sistemo en Ĉinio. "Ni esperas, ke niaj sampatrianoj kiuj havas similan senton de krizo, respondeco, kaj misio, ĉu ili estas en la registaro , aŭ ĉu ne, kaj sen konsidero de ilia socia rango, flankenmetos malgrandajn diferencojn kaj adoptos la larĝajn celojn de ĉi tiu civitana movado," la Ĉarto 08 diras.

Tiu
Ĉarto 08 estis subskribita de pli ol 10 000 homoj, inter kiuj estas eminentaj intelektuloj, verkistoj kaj disidentoj, laŭ la defendantoj de Homaj rajtoj en Ĉinio, reto de aktivuloj. Ekde la aresto de Sro Liu, okcidentaj registaroj, grupoj de kampanjantoj por rajtoj, scienculoj kaj grupo de Nobelpremiitoj alvokis al lia liberigo. Lia edzino, Liu Xia, kaj diversaj grupoj de kampanjantoj por rajtoj pasintsemajne ripetis tiujn vokojn kiam la datreveno de lia enkarceriĝo alproksimiĝis. Liu Xia diras, ke ŝi ne vidis aŭ parolis alsia  edzo ekde marto, kiam la polico aranĝis mallongan, kontrolitan kunsidon por la paro en hotelĉambro en Pekino. Ŝi diris, ke ŝi estis "skandaligita" post legado de la tripaĝa enketista raporto. "Ĉi tiu raporto asertas, ke lia krimo estas tre grava kaj mi atendas, ke ili provo lin meti en prizonon dum 10 jaroj aŭ pli," ŝi diris.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi