Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava sanzorga krizo en Nordkoreio
- Singapuro : plej rapide kreskanta ekonomio de la mondo
- Nul-ellasa aǔto en la ĝardeno de SME
- Vojaĝo en la ĝardeno de SME...
- Denove forta tertremo frapas Ĉinion
- Pjongjango ekzekutas la respondeculon de la mon-reformo
- Japana firmao kreas novan specon de "spiona" poŝtelefono
- Barataj deputitoj voĉdonas favore al virinoj en parlamento
- Google : interreta cenzuro en Ĉinio estas 'komerca afero'
- Ĉinio emisiis obligaciojn
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Barato blokas milionojn da poŝtelefonoj pro sekureco | ![]() |
![]() |
| Azio - Socio |
![]() BARATO - 01-an de decembro, 2009.
Milionoj da barataj poŝtelefonoj sen valida unika identiga kodo estas blokitaj pro motivoj de sekureco. La numero de Internacia Identeco de Poŝtelefona Ekipaĵo (angle IMEI) estas 15-cifera kodo kiu aperas sur la operacianta reto ĉiam, kiam voko estas farita. La malĉeesto de ĉi tiu nombro tiel neebligas spuri aŭ la telefonanton aŭ la telefonon nek aliri al vokodetaloj.
La barataj sekretaj servoj diras, ke telefonado senkoda estas uzita en atakoj de radikalaj grupoj. Poŝtelefonoj sen kodo estis blokitaj je noktomezo, kaj al operaciantoj oni petis, ke ili malhelpu vokojn al ili "sekve de pliiga minaco ". Oni taksas, ke Barato havas pli ol 25 milionoj da tiaj senkodaj telefonoj. Telefonoj sen kodoj aŭ nevalidaj ciferoj estas plejparte malmultekostaj kaj malbonkvalitaj telefonoj. Milionoj estas fabrikitaj en Barato mem, aŭ importitaj plejparte el Ĉinio. Korespondantoj diras, ke ĉi tiuj telefonoj estas popularaj, ĉar ili estas kutime multe pli malkaraj ol tiuj kun fama komerca varonomo. Multaj telefonabonantoj diris, ke ili estis malĝuste punitaj, ĉar ili ne konsciis, ke ĉiu poŝtelefono devas havi kodon. La Asocio de Poŝtelefonaj Operaciantoj de Barato petis al la registaro etendi la templimon por bloki la ciferojn tiel, ke ĝi povas instali identecociferojn sur aparatojn kiuj ne havas difinan varomarkon. Laŭ taksado de la Barata Asocio de Poŝtelefonaj Operaciantoj, telefonoj sen varomarko konsistigas preskaŭ 30% de ĉiuj vendoj en Barato. Barato havas la plej rapidan kreskadon de poŝtelefonmerkato en la mondo, kun pli ol 488 milionoj da abonantoj. Ĉiumonate milionoj da novaj abonantoj aldoniĝas al la listo. |





BARATO - 01-an de decembro, 2009.