| Azio - Diversaĵoj |
  NORDKOREIO - 25-an de majo, 2009.
Nordkoreio ĵus anoncis, ke ĝi faris sukcesan atoman teston, dum ĝi intensigas siajn agojn cele al plifortigo de sia atoma fortimigilo. La subtera testo tiun lundon matene, loka tempo, estis sekvita nelonge poste de raportoj el Sudkoreio, ke la Nordo ankaŭ elprovis tri mallongdistancajn misilojn. La usona prezidento Barack Obama tuj kondamnis la nordkorean teston kiel " minacon al internacia paco" kaj diris, ke li petos agon fare de la internacia komunumo.
|
|
| Azio - Diversaĵoj |
  NORDKOREIO - 05-an de aprilo, 2009.
Nordkoreio ne sukcesis en sia provo meti sateliton en la kosmon post lanĉo de raketo frue dimanĉon, usonaj kaj sudkoreaj respondeculoj diras. Du etaĝoj de la raketo kaj ĝia ŝargaĵujo refalis en la Pacifikan oceanon, usona militista komunikaĵo anoncas. Horojn antaŭe Nordkoreio asertis, ke la satelito sukcese estis surorbitigita kaj estis elsendanta donitaĵojn.
|
| Azio - Diversaĵoj |
  KIRGIZIO - 5-an de februaro, 2009.
Kirgizio ĵus konfirmis, ke ĝi fermos usonan aerarmean bazon sur sia grundo, tiel tranĉante ĉefan provizovojon tre gravan por usonaj fortoj en Afganio. La kirgiza Prezidento Kurmanbek Bakijev diris en Moskvo tiun mardon, ke sia lando fermos la aerarmean bazon de Manas, kiun usonaj kaj NATO-fortoj uzas por soldatoj kaj provizoj en Afganio. "Ni faris ĉi tiun decidon fini la terminon por la usona bazo sur la teritorio de Kirgizio," Bakijev diris dum gazetara konferenco kun la rusa prezidento Dmitrij Medvedev en Moskvo.
|
| Azio - Diversaĵoj |
  ĈINIO /  TAJVANO - 25-an de decembro, 2008.
Du grandaj pandoj alvenis en Tajvano el Ĉinio, kiel donaco de Pekino al la insulo kiun ĝi konsideras parton de ĉina teritorio. Kune iliaj nomoj (Tuan Tuan kaj Yuan Yuan) signifas "reunuigon", reliefigante, ke ilia alveno en Tajvano antaŭenirigos unuecon inter la du flankoj. Sed la geston ne bonvenigis ĉiuj en Tajvano. La pandoj estis unue donacitaj antaŭ tri jaroj, sed tiam estis malakceptitaj de la prezidento.
|
| Azio - Diversaĵoj |
  AFGANIO - 7-an de decembro, 2008.
Unu gardisto estas mortigita kaj dekoj da kamionoj incendiitaj en atako kontraŭ pakistana provizoterminalo uzita de NATO kaj usonaj fortoj en Afganio. Kaŝaf Alam, polica oficialulo, diris, kr ĉirkaŭ 30 suspektataj Talibanaj batalantoj atakis la terminalon per raketoj kaj pafiloj frue dimanĉe apud la urbo Peshawar en la nordokcidento de la lando.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |