eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Diversaĵoj
Olimpika torĉo en Delhio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Azio - Diversaĵoj

BARATO - 18-an de aprilo, 2008.

La stafetkurado de la Olimpika torĉo komencas la lastan parton de sia monda rondiro sur la Azia kontinento en la Barata ĉefurbo, Delhio, ŝirmata de fortaj sekurecrimedoj por protekti ĝin de protestoj. 16 000 policanoj enfermis la urbocentron. Almenaŭ 100 subtentantoj de Tibeto kunvenis en Delhio, sed la evento okazis sen la kontraŭĉinaj protestoj viditaj aliloke.

 
Ĉinio, ĉu ekzemplo por la mondo ? Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Azio - Diversaĵoj

ĈINIO - 16-an de aprilo, 2008.

Ĉinio poluanto Numero Unu.

Ĉinio jam preteriris Usonon kiel la "plej granda poluanto en la mondo", laŭ raporto eldonota venontmonate. La esploro sugestas, ke la ellasoj de forcejaj gasoj de tiu ĉi lando estis subtaksataj, kaj verŝajne jam preteriris tiujn de Usono en 2006-2007. Teamo de la Universitato de Kalifornio raportos pri sia laboro en la "Journal of Environment, Economics and Management" (Revuo pri Natura medio, Ekonomiko kaj Komerca administrado). La teamanoj avertas, ke estonta senbrida kresko certe eklipsos la penojn faritajn de riĉaj nacioj sub la Protokolo de Kioto por malpliigi la emanaĵojn. La teamo agnoskas, ke estas necerteco pri la dato kiam Ĉinio eble fariĝis la plej granda eliganto de CO2, ĉar la analizo baziĝas sur donitaĵoj de 2004. Ĝis nun estis ĝenerale akceptata, ke Usono restas "Poluanto Numero unu". La eldonota raporto de la Universitato de Kalifornio avertas, ke krom se Ĉinio radikale ŝanĝas sian energian politikon, la pliiĝo de forcejaj gasoj estos plurfoje pli granda ol la redukto de emanaĵoj faritaj de riĉaj nacioj dank'al la Protokolo de Kioto. La esploristoj diras, ke siaj ciferoj baziĝas sur donitaĵoj de la Ĉina Agentejo pri Protekto de la hommedio.

Ĉinio ekzekutanto Numero Unu.

La Ĉinaj aŭtoritatoj ekzekutis almenaŭ 470 homojn pasintjare, sed verŝajne mortigis multe pli da ili, laŭ la organizaĵo Amnestio Internacia. Amnestio diras, ke la kaŝa etendo de ekzekutoj en Ĉinio, kie ciferoj estas sekretaj, povus signifi, ke la Olimpika gastiganto konsistigas la plej grandan parton de ekzekutitoj tutmonde. Sed la Ĉina ministerio pri Eksterlandaj Aferoj defendis la mortopunon, dirante, ke Ĉinio limigas ĝin al eta nombro da krimuloj. Almenaŭ 1252 homoj estis ekzekutitaj en 24 landoj en 2007. Nur kvin landoj - Ĉinio, Irano, Saŭda Arabio, Pakistano kaj Usono, respondecas pri 88% de konataj ekzekutoj en la mondo, Amnestio diras. Proksimume 3347 homoj estis kondamnitaj al morto en 51 nacioj pasintjare kaj ĝis 27 500 homoj aktuale atendas sian mortigan punon.

 
Nordkoreio detenas Rusan ŝipon Presi Retpoŝtadreso
Azio - Diversaĵoj

NORDKOREIO / RUSIO - 23-an de februaro, 2008.

Rusa kargoŝipo estas detenata kaj surŝipigita de Nordkoreaj armitaj marsoldatoj, laŭ Rusaj maraj respondeculoj. La "Lida Demeŝ, portanta liveraĵon de aŭtoj el Japanio, estis survoje al la Rusa haveno Vladivostok, kiam ĝi estis vizitita de patrolo apud la Kabo Musudan, je distanco de 3-5 naŭtikaj mejloj (5,5 km). Oni ne klarigis la motivon de la serĉo, sed Rusaj fontoj diris, ke la ŝipo eble iris tro proksimen de Nordkorea misiltesta centro. Simila okazaĵo en 2005 bezonis 15 tagojn por solviĝi tra diplomatiaj kanaloj. La ŝipo petis rifuĝon pro ŝtormo en Nordkoreaj teritoriaj maroj.

 
Mortiga atenco en Pakistano Retpoŝtadreso
Azio - Diversaĵoj

PAKISTANO - 16-an de februaro, 2008.

Teroristo mortigis 37 homojn en memmortiga atenco post kunveno de subtenantoj de la partio de murdita Benazir Bhutto, la Pakistana Ministerio pri Internaj Aferoj diras. La atako, en la lasta tago de kampanjado antaŭ naciaj balotadoj kiuj okazos lundon 18-an de februaro, ankaŭ vundis 90 homojn. La atenco okazis en Parachinar, la ĉefa urbo de la triba regiono Kurram en nordokcidenta Pakistano.

 
Gvidanto de Ruĝaj Kmeroj en tribunalo Retpoŝtadreso
Azio - Diversaĵoj

KAMBOĜO - 4-an de februaro, 2008.

Nuon Chea, unu el la ĉefaj gvidantoj kaj tiama vickomandanto de la "Khmer Rouge" (Ruĝaj Kmeroj) sub la regado de Pol Pot, aperis por la unua fojo en tribunalo. Li petis prokraston de sia apelacio ĉar sia fremda laŭleĝa konsilisto ne estis registrita laŭ la Kamboĝa Asocio de Juristoj. Post pli ol horon da privataj diskutoj, la juĝistoj decidis samopinii kun li, kaj pro tio decidos pri la sekvonta paŝo merkredon 6-an de februaro.

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL