| Azio - Diversaĵoj |
  BARATO - 27-an de novembro, 2008.
Almenaŭ 100 homoj laŭ raportoj estis mortigitaj kaj 250 vunditaj en sinsekvo de mortpafoj trans la barata urbo Mumbajo, la polico deklaris. "Ŝajne tio estas terorisma atenco, multaj lokoj estas sieĝata de armitoj," A.K. Sharma, de la mumbaja polico, diris al loka televidostacio merkredon vespere. Atakoj estis lanĉitaj en proksimume ok lokoj en Mumbajo, kiu estas la barata ĉefa financa centro.
|
|
| Azio - Diversaĵoj |
  AFGANIO - 13-an de novembro, 2008.
Almenaŭ 18 civiluloj kaj usonaj soldatoj estis mortigitaj en suicida aŭtobombatako kontraŭ usona konvojo en orienta Afganio, usonaj respondeculoj diras. La eksplodo traŝiris homplenan merkaton apud Ĝalalabad, ĉefurbo de la orienta Nangarhar provinco. Pli ol 70 homoj vunditaj de la eksplodo estis transportitaj al hospitalo.
|
| Azio - Diversaĵoj |
  RUSIO - 9-an de novembro, 2008.
Dudek homoj mortis en akcidento pro misfunckiado de fajrestinga sistemo sur rusa atoma submarŝipo, loka amaskomunikilaro raportas. La proparolanto de la rusa pacifika mararmeo Igor Dygalo diris, ke maristoj kaj ŝipkonstruejaj laboristoj mortis en la okazaĵo, kiu okazis dum enmaraj ekzercoj. Li diris, ke la submarŝipo mem ne estis difektita kaj ne estas radiaj likoj.
|
| Azio - Diversaĵoj |
 NORDKOREIO - 2-an de novembro, 2008.
Nordkoreaj aŭtoritatoj ĵus publikigis fotojn de la gvidanto, Kim Jong-il, ĉeestanta futbalan matĉon. La sano de Sro Kim estas la temo de intensa konjekto ekde li ne aperis ĉe grava nacia parado en septembro. Usonaj kaj sudkoreaj respondeculoj diras, ke li eble suferis cerban atakon, sed nordkoreaj respondeculoj asertas, ke ĉi tio estas mensogo.
|
| Azio - Diversaĵoj |
ĈINIO - 22-an de septembro, 2008.
Fajrego ĉe noktoklubo en la suda ĉina urbo Shenzhen mortigis almenaŭ 43 homojn kaj vundis 88 aliajn. La fajrego ekflamis ĉe 23:00 (15:00 UT) sabaton, en la klubo Danca Reĝo en la urba distrikto Long Gang, kiu apudas la landlimon kun Honkongo. Preskaŭ 1 000 homoj estis en la klubo tiutempe.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |