| Azio - Diversaĵoj |
PAKISTANO - 21-an de septembro, 2008.
Savistoj en la pakistana ĉefurbo, Islamabado, ankoraŭ serĉas supervivintojn de la memmortiga atenco ĉe hotelo, kiu mortigis almenaŭ 60 homojn. Proksimume 270 aliuloj estis vunditaj en la eksplodo, kiu ruinigis la Hotelon Marriott. La eksplodo, supoze kaŭzita de kamionbombo, lasis 6-metrojn profondan krateron. La plimulto de la mortintoj estas pakistanaj.
|
|
| Azio - Diversaĵoj |
KIRGIZIO - 24-an de aŭgusto, 2008.
Pasaĝera aviadilo hodiaŭ kraŝis nelonge post sia deteriĝo el la kirgiza ĉefurbo, Biŝkeko, mortigante grandan nombron de tiuj kiuj vojaĝis per ĝi. La estro de la kirgiza civila aviadaŭtoritato diris, ke el 90 pasaĝeroj kaj skipanoj, nur proksimume 20 homoj supervivis.
|
| Azio - Diversaĵoj |
|
TAJLANDO - KAMBOĜO - 16-an de julio, 2008.
Proksimume 40 soldatoj el Tajlando eniris Kamboĝon, ŝajne rilate al disputo pri 900-jara Hindua templo. Respondeculoj de ambaŭ landoj nomis la okazaĵon "miskompreno", kiu okazis kiam soldatoj iris preni tri tajajn protestantojn kiu estis saltintaj super la kontrolpunkto de enmigrado. La tajaj civitanoj provis atingi la ruinigitan templon de Preah Vihear, kiu troviĝas sur supra krutaĵo.
|
| Azio - Diversaĵoj |
|
BARATO - 11-an de julio, 2008.
Barato ĵus prezentis planon por sekurigi siajn civilajn nukleajn instalaĵojn al la monda atoma reguliga organizaĵo. La aprobo de la Internacia Agentejo pri Atoma Energio (angle IAEA) estas kerna kondiĉo por efektivigi atoman interkonsenton inter Barato kaj Usono.
|
| Azio - Diversaĵoj |
|
NEPALO - 11-an de junio, 2008. La Nepala eksa reĝo Gyanendra pasigis hieraŭ sian lastan nokton en la palaco en Katmanduo kiu estis hejmo de la reĝa familio dum pli ol 100 jaroj. Li moviĝas al nova loĝejo en arbaro ekster la urbo, kiu estos intertempa ĝis li povas trovi novan propran hejmon laŭ la registaro.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |