eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Ĉinio donacas pandojn al Tajvano Retpoŝtadreso
Azio - Diversaĵoj
ĈINIO / TAJVANO - 25-an de decembro, 2008.

Du grandaj pandoj alvenis en Tajvano el Ĉinio, kiel donaco de Pekino al la insulo kiun ĝi konsideras parton de ĉina teritorio. Kune iliaj nomoj (Tuan Tuan kaj Yuan Yuan) signifas "reunuigon", reliefigante, ke ilia alveno en Tajvano antaŭenirigos unuecon inter la du flankoj. Sed la geston ne bonvenigis ĉiuj en Tajvano. La pandoj estis unue donacitaj antaŭ tri jaroj, sed tiam estis malakceptitaj de la prezidento.

Ekde tiam, diplomatiaj kaj ekonomiaj ligiloj pliboniĝis. Pasintsemajne ĉiutagaj pasaĝerflugoj, novaj ekspedvojoj kaj poŝtaj ligiloj inter la du flankoj estis establitaj unuafoje en ses jardekoj.

Centoj da sekurecaj gardistoj kaj armitaj policistoj estis en la flughaveno de Shuangliu en la ĉina urbo Chengdu, provinco de Sichuan, anticipe de la transdono de la pandoj. Grava teamo de bestaj fakuloj estis en la regiono dum 10 tagoj por prepari la translokigon. Ili prenis specialajn nutraĵojn, freŝajn bambuojn kaj eĉ pilolojn kontraŭ vojaĝmalsano por la pandoj. Alveninte, ili estas kvarantenigitaj dum unu monato antaŭ ol esti kondukitaj al ilia nova
ĉirkaŭbarejo el vitro kaj roko en la zooparko de Taipei, kie ili antaŭvideble allogos 30 000 vizitantojn tage.

Malgraŭ la reklamo rilate al la ĉina gesto, kelkaj en Tajvano restas singardemaj kaj avertas pri troigo de la signifo de tiu donaco. La insula prezidento Ma Ying-jeou lastatempe petis denove al la ĉina metropolo retiri centojn da misiloj kiuj celas Tajvanon. Por multaj Tajvananoj la donaco de pandoj estas bela gesto, kiu, tamen, ne traktas ilian ĉefan zorgon : la militistan minacon de ilia pli potenca najbaro. La tajvana sendependisma Demokrata Progresa Partio kritikis tiun interkonsenton pri translokigo de la pandoj. "Tuan Tuan kaj Yuan  Yuan signifas reunuiĝon, kiu perfekte plenumas la pekinan celon repreni Tajvanon en sian gregon," ĝi diris. Ĉinio kaj Tajvano estas regataj aparte ekde la fino de la ĉina interna milito en 1949, sed Ĉinio postulas suverenecon super Tajvano.


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi