Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava sanzorga krizo en Nordkoreio
- Singapuro : plej rapide kreskanta ekonomio de la mondo
- Nul-ellasa aǔto en la ĝardeno de SME
- Vojaĝo en la ĝardeno de SME...
- Denove forta tertremo frapas Ĉinion
- Pjongjango ekzekutas la respondeculon de la mon-reformo
- Japana firmao kreas novan specon de "spiona" poŝtelefono
- Barataj deputitoj voĉdonas favore al virinoj en parlamento
- Google : interreta cenzuro en Ĉinio estas 'komerca afero'
- Ĉinio emisiis obligaciojn
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Kirgizio fermas usonan militbazon | ![]() |
| Azio - Diversaĵoj |
![]() KIRGIZIO - 5-an de februaro, 2009.Kirgizio ĵus konfirmis, ke ĝi fermos usonan aerarmean bazon sur sia grundo, tiel tranĉante ĉefan provizovojon tre gravan por usonaj fortoj en Afganio. La kirgiza Prezidento Kurmanbek Bakijev diris en Moskvo tiun mardon, ke sia lando fermos la aerarmean bazon de Manas, kiun usonaj kaj NATO-fortoj uzas por soldatoj kaj provizoj en Afganio. "Ni faris ĉi tiun decidon fini la terminon por la usona bazo sur la teritorio de Kirgizio," Bakijev diris dum gazetara konferenco kun la rusa prezidento Dmitrij Medvedev en Moskvo. La kirgiza prezidento klarigis, ke la bazo fermiĝos ĉar la du flankoj ne trovis interkonsenton pri la "ekonomia subteno" kiun Usono devus alporti al Kirgizio interŝanĝe por ĝia ĉeesto en la lando. "Ni ofte diskutis la demandon pri ekonomia subteno al Kirgizio kontraŭ ilia ĉeesto tie ĉi. Sed bedaŭrinde ni ne trovis komprenon kun Usono," li diris. "Ni jam de tri jaroj deklaris, ke ni devas reekzameni la kondiĉojn de ĉi tiu interkonsento, sed Usono ne respondis al tiuj demandoj pri ekonomia subteno iel ajn," li aldonis.Rusio siaflanke anoncis, ke ĝi provizos la centrazian landon per du miliardoj da usonaj dolaroj da pruntoj kaj aliaj 150 milionoj da monhelpo. Usono starigis la bazon de Manas en Kirgizio apud la ĉefurbo Biŝkek kaj alian bazon en najbara Uzbekio antaŭ sep jaroj. Uzbekio, tamen, elpelis la usonajn soldatojn en 2005 pro aferoj pri homaj rajtoj, Manas do restis la sola usona militista bazo en la regiono. La decido fermi Manas estos novan frapon al Vaŝingtono, ĉar la nova usona prezidento planas ekmultiĝn de trupoj en Afganio. Aktuale, la vojoj utiligataj de Usono kaj NATO tra Pakistanopor provizi siajn soldatojn ankaŭ estas pli kaj pli trafataj de atakoj. La anonco de la prezidento Bakijev venis malgraŭ ripetaj neoj de usonaj respondeculoj kiuj asertis, ke Kirgizio ne fermos la bazon. La plej lastatempa neo eĉ okazis post la anoncoj en Moskvo, kiam la komandanto de usonaj fortoj en Afganio kaj Irako,la Generala David Petraeus, malakceptis raportojn, ke Manas estos fermita. Petraeus, kiu vizitis Kirgizion pasintmonate, diris, ke ebla fermiĝo ne estas en la tagordo nek diskutita. Li aldonis, ke Vaŝingtono pagas proksimume 63 milionoj da dolaroj jare por povi uzi la bazon. |




KIRGIZIO - 5-an de februaro, 2009.
reekzameni la kondiĉojn de ĉi tiu interkonsento, sed Usono ne respondis al tiuj demandoj pri ekonomia subteno iel ajn," li aldonis.