eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Nordkoreio faras atoman teston Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Azio - Diversaĵoj
 NORDKOREIO - 25-an de majo, 2009.

Nordkoreio ĵus anoncis, ke ĝi faris sukcesan atoman teston, dum ĝi intensigas siajn agojn cele al plifortigo de sia atoma fortimigilo. La subtera testo tiun lundon matene, loka tempo, estis sekvita nelonge poste de raportoj el Sudkoreio, ke la Nordo ankaŭ elprovis tri mallongdistancajn misilojn. La usona prezidento Barack Obama tuj kondamnis la nordkorean teston kiel "minacon al internacia paco" kaj diris, ke li petos agon fare de la internacia komunumo.

Anoncante la atoman teston, la nordkoreaj ŝtataj amaskomunikiloj diris, ke per tiu ĉi eksplodo la lando altigis la "eksplodan potencon" de siaprovizo de atomaj armiloj. "Ni sukcese faris alian atoman teston je la 25-a de majo, kiel parto de la respublikaj aranĝoj por plifortigi nia atoma fortimigilo," la oficiala KCNA novaĵagentejo diris. Ĝi ankaŭ diris, ke la testo "kontribuos al defendo de la suvereneco de la lando kaj de socialismo, kaj certigos pacon kaj sekurecon sur la korea duoninsulo." La komunikaĵo aldonis, ke la testo estis farita "je nova pli alta nivelo koncerne la eksplodan potencon kaj la teknologion uzitan por ĝia kontrolo".

Rusio poste deklaris, ke la testo kaŭzis eksplodon de proksimume 10-20 kilotunoj, proksimume la sama forto ol tiu iam uzita de Usono per siaj bomboj kontraŭ la japanaj urboj de Nagasaki kaj Hiroshima fine de la Dua Mondmilito. La testo estas drameca eskalado de defioj en la longedaŭra alfrontiĝo pri la atoma programo de Nordkoreio, kaj Japanio avertas, ke la nordkorea ago estas klara malobservo de UN-rezolucioj de la Sekureca Konsilio. "Ni ja ne toleros ĝin," Takeo Kawamura, japana ĉefsekretario de la Kabineto, diris al reporteroj en Tokio. La Sekureca Konsilio okazigos hodiaŭ mem krizoseancon en Nov-Jorko por diskuti la teston, la rusa ambasadoro ĉe la UN anoncis.

Antaŭe la usona Geologia Enketa Ofico (USGS) diris, ke ĝi eltrovis tremon de grandeco 4.7 en Nordkoreio ĉe 09:54 loka tempo (00:54 Universala Tempo) tiun ĉi lundon, indikante, ke atoma testo eble okazis. La loko ne estas sisme aktiva. La USGS trovis, ke la epicentro de la tremo estas apud la urbo Kilchu, proksimume 375 km nordoriente de la nordkorea ĉefurbo, Pjongjango. La ejo troviĝas apud alia loko, Nordkoreio faris sian unuan atoman teston en oktobro 2006.

Ĉi tiu nova nordkorea testo verŝajne ekkaŭzos alvokon al striktigo de embargo kontraŭ la lando, kvankam la jam ekzistantaj aranĝoj ĝis nun havis malgrandan efikon. Ĉinio, la plej proksima alianculo de Nordk kaj vetoosvinganta membro de la Sekureca Konsilio, verŝajne ..osas malakcepti pli fortan embargon kiel parto de iu nova Rezolucio de la UN. Tamen, analizistoj diras, ke Ĉinio eble koleriĝos pro tio, ke la nordkorea testo kaj serĉos aliajn metodojn por premi sian najbaron. La testo ankaŭ certe altigis streĉan situacion en la regiono kaj vekas timojn pri kurego al atomaj armiloj en nordorienta Azio, ĉar Japanio, Tajvano kaj Sudkoreio, inter aliaj, eble havas emon al evoluigo de siaj propraj atomaj armiloj.
 

Komentoj  

 
+2 # Salvador Chacon 2009-05-25 21:50 Tio estas terura afero… Kial fortigi timigilon? La plej malamiko de la homo estas la homo mem. Nun, kun tiel potencaj armiloj, nova mondmilito dauxrus sole kelkajn minutojn. Bedauxrinde, ne sole la homaro mortus sed nia tutmondo ankaux pereus dum tiu probabla konflikto.
Aliflanke, cxu la norkoreaj sciencistoj ne konas la "efiko papilio"-n? Kiu scias kion kauxzos tiu atoma testado? Se nur la falo de grandega roko en la maro povas kauxzi cunamon, ni imagu terurajn konsekvencojn de tiu samterura testo…

Saluton el Meksiko, Dr Salvador Chacón
Respondi | Citi | Citi
 
 
0 # Eric Coffinet 2009-05-28 08:43 Post 56 jaroj la registaro de Norda Koreio nun minacas remiliti kontraŭ la Suda Koreio.

Alia problemo estas al kiu Norda Koreio vendos sian atombombon …
Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi