eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Politiko
Kubo liberigas politikajn kaptitojn Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Politiko
KUBO - 12-an de julio, 2010.

 
Kubo konsentas liberigi 52 politikajn enkarcerigitojn, tio estas la plej vasta liberigo de kaptitoj fare de la komunismaj respondeculoj de jardekoj. La decido sekvas intertraktojn en Havano kun respondeculoj de Hispanio kaj la Romkatolika Eklezio. Kvin kaptitoj antaŭvideble forlasos prizonon tre baldaŭ, dum la ceteraj estos liberigitaj en la venontaj monatoj.
 
Kuba disidento mortas en prizono Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 10
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Politiko
KUBO - 24-an de februaro, 2010.

Unu el la 65 kubaj "prizonuloj de konscienco" laŭ klasifiko de Amnestio Internacia, Orlando Zapata Tamayo, mortis tiun mardon 23-an de februaro en hospitalo de Havano. Li faris malsatstrikon de pli ol du monatoj por protesti kontraŭ siaj kondiĉoj de malliberigo. Li estas "la unua politika kaptito kiu mortas en malliberejo ekde la komenco de 1970-aj jaroj en Kubo", asertas la Komisiono por Homaj Rajtoj kaj Nacia Repacigo, organizo kontraŭleĝa sed tolerita de la kuba potenco, kiu povis konfirmi lian morton al la familio.
 
Prezidento Obama alfrontas novan politikan klimaton Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Politiko
USONO - 22-an de januaro, 2010.

La elekto de Barack Obama al la posteno de prezidento de Usono en novembro de 2008 kunrespondis al grandaj elektaj venkoj por lia partio (la liberala Demokrata Partio).  Baldaŭ post lia elekto, senatano de la rivala konservativa Respublikana Partio Arlen Specter aliĝis al la Demokrata Partio, donante al Obama centmembran Senaton de 58 demokratanoj, 2 demokratemaj “sendependuloj,” kaj 40 respublikanoj.  Tiu proporcio tre promesis helpi al Obama, ĉar ĝi permesas, ke la Senato kreu leĝojn sen minaco de respublikana “filibustero.”*

 
Situacio de homaj rajtoj en Kubo restas malfacila... Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Politiko
KUBO - 19-an de novembro, 2009.

 
Kubo ankoraŭ malobservas homajn rajtojn kaj uzas severegajn leĝojn por subpremi siajn civitanojn, laŭ nova raporto de la organizo Human Rights Watch. La ŝanĝo de estro en la komunisma landa movo de Fidel Castro al prezidento Raúl Castro ne ŝanĝis kondiĉojn laŭ la raporto. La grupo pri Homaj Rajtoj diras, ke ekde li enoficiĝis Raúl Castro firme tenis la leĝojn senŝanĝe.
 
Obama turnas la dorson al Dalailamao Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Politiko
USONO - 06-an de oktobro, 2009.

La usona prezidento Barack Obama estas akuzita, ke li cedas al ĉina premo, ĉar li prokrastas renkonton kun la tibeta spirita gvidanto, la Dalailamao. Sro Obama diris,ke li ne renkontas la Dalailamaon, kiu estas aktuale en Usono, ĝis li vizitos Ĉinion en novembro. Sed aktivuloj por homaj rajtoj kaj iuj usonaj leĝfaristoj akuzis Sron Obama, ke li metas ekonomiajn aferojn je la unua loko. Tion neis la Blanka Domo.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL