eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Situacio de homaj rajtoj en Kubo restas malfacila... Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Politiko
KUBO - 19-an de novembro, 2009.

 
Kubo ankoraŭ malobservas homajn rajtojn kaj uzas severegajn leĝojn por subpremi siajn civitanojn, laŭ nova raporto de la organizo Human Rights Watch. La ŝanĝo de estro en la komunisma landa movo de Fidel Castro al prezidento Raúl Castro ne ŝanĝis kondiĉojn laŭ la raporto. La grupo pri Homaj Rajtoj diras, ke ekde li enoficiĝis Raúl Castro firme tenis la leĝojn senŝanĝe.

Tio estas
la unua ampleksa raporto ekde Raúl Castro alvenis al potenco. La raporto diras, ke politikaj kaj religiaj aktivuloj vivas en konstanta timo, kaj, ke ekzistas persista agreso kontraŭ disidentoj. Raúl Castro apogas sin precipe sur kuba leĝo kiu permesas al la ŝtato malliberigi homojn eĉ antaŭ ol ili krimas, Human Rights Watch diras.

"
Malgraŭ gravaj malhelpoj al esploroj, Human Rights Watch povis estigi dokumentojn por pli ol 40 kazoj en kiuj Kubo malliberigis individuojn pro "danĝereco" sub la regado de Raúl Castro, ĉar ili provis ekzerci siajn fundamentajn rajtojn," la raporto diras. "Prefere ol malmunti la subpreman maŝinaron, Raúl Castro tenis la leĝaron firme instalita kaj plene aktiva." La raporto estis sekrete esplorita dum mepermesitaj vizitoj al la insulo kaj akiris donitaĵojn de intervjuoj kun proksimume 60 homoj.

La
raporto venas ĉe kerna momento, kiam la usona prezidento Barack Obama volas restartigi ligojn kun Kubo. La usona Kongreso (parlamento) ankaŭ estas konsideranta nuligon de vojaĝmalpermeso al la insulo.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi