eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

UN avertas, ke blokado minacas sanon de Gazaanoj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
PALESTINO - 20-an de januaro, 2010.

 
La blokado de la Gaza-Strio metas la sanon de la loĝantaro en gravan minacon, la Unuiĝintaj Nacioj kaj helpogrupoj avertis. Kuracaj instalaĵoj kaj ekipaĵoj estas en ege malbona stato, multaj difektitaj dum la israela milita operaco antaŭ unu jaro ne estas rekonstruataj, ili diris. Israelo kaj Egiptio ambaŭ blokas eniron de preskaŭ ĉiuj bazaj humanitaraj provizaĵoj, por malhelpi Hamason pafi raketojn al Israelo, ili diris.

UN
-agentejoj kaj la Asocio de Agentejoj por Internacia Evoluado (angle AIDA), kiu reprezentas pli ol 80 humanitaraj organizaĵoj, diris, ke la israelaj restriktoj "malhelpas la funkciadon de la sanzorga sistemo kaj metas en danĝeron la sanon de 1,4 miliono da homoj en Gazao". Max Gaylard, la humanitara kunordiganto de UN en Gazao, diris, ke la blokado malhelpas la havigon de kuracaj provizoj kaj la trejnadon de sanopersonaro. Li diris, ke ĝi ankaŭ "malhelpas al pacientoj kun gravaj kuracaj kondiĉoj ricevi ĝustatempan specialan trakton ekster Gazao". Iuj traktoj, kiel kompleksa koroperacio kaj trakto por iuj specoj de kancero, estas malhaveblaj en Gazao.

La agentejoj reliefigas kiel ekzemplon la kazon de 19-jara junulino, Fidaa Talal Hiĝĝi, kiu mortis dum ŝi atendis permeson forlasi Gazaon por ostmedola transplanto, kiun ŝi bezonis por trakti Hodgkin-an malsanon. Ili diris, ke ŝi petis tiun permeson tri fojojn al hospitaloj en Israelo, sed ĉiufoje la israelaj respondeculoj ne respondis ĝustatempe kaj ŝi maltrafis la permeson. Ŝia peto estis aprobita ĝuste la tagon post kiam ŝi mortis, la 11-an de novembro.

La
Monda Organizo pri Sano (MOS) diras, ke 88 homoj mortis dum ili atendis elirpermeson ekde novembro 2007. 20% de havendaj kuraciloj estis tute elvenditaj en Gazao jam inter marto kaj novembro 2009, laŭ ciferoj de MOS. Israelo permesas eniron de plejparto de medikamentoj en Gazaon, sed estas problemoj pri la loĝistika ĉeno. Plejparto de Gazaanoj ne ricevas permeson forlasi la teritorion, kaj la agentejoj ankaŭ diris, ke la kuraca personaron tie ĝenerale ne povas vojaĝi el Gazao por ĝisdatigi sian kompetentecon.

15
hospitaloj kaj 43 kuracistejoj estis difektitaj aŭ detruitaj dum la israela operacio en Gazao antaŭ unu jaro, kaj la plimulto ne estis rekonstruita ĉar konstru-materialoj ne estas enpermesitaj, la agentejoj diris. La israelaj respondeculoj ankoraŭ ne respondis al la helpalvoko de la agentejoj. Tamen, en la pasinteco, Israelo diris, ke vasta sekureca kribro necesas por pacientoj kiuj deziras eliri el la Gaza-Strio, ĉar oni eltrovis, ke tri homoj kun permeso forveturi pro kuracaj kialoj fakte projektis atakojn en Israelo. Israelo ankaŭ diris, ke ĝi proponis faciligi trairejon tra Israelo al Jordanio por pacientoj el la Strio, al kiuj ĝi rifuzas permeson pro sekurecaj kialoj.

Israelo diris, ke la 22- taga militista operaco, kiu komenciĝis je la 27 de decembro 2008, celis halti raketpafadon fare de palestinaj batalantoj al Israelo. Ĝi pravigas la preskaŭ totalan enirmalpermeson de konstru-materialoj kiel cemento en Gazaon, ĉar ili povus esti uzitaj por konstrui raketojn, lanĉplatformojn aŭ armilojn el kontrabandtuneloj. Israelo striktigis sian blokadon de la Gaza-Strio en junio 2007, post kiam Hamaso forpelis la fortojn de sia plej nereligia rivalo Fatah, kiun la Islama movado venkis en balotadoj la antaŭan jaron.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi