eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Irananoj invitas israelan ministron viziti Iranon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Diversaĵoj
ISRAELO / IRANO - 21-an de januaro, 2010.

 
La israela ministro pri turismo renkontis iranan oficialulon ĉe turisma foiro kaj diskutis la eblecon por Israelanoj iun tagon viziti Iranon. Irano kaj Israelo estas pli kutime ĝismortaj malamikoj, kaj la irana prezidento pli ofte publikigas malamikajn minacojn forviŝi Israelon el la monda mapo ol bonvenigajn mesaĝojn. Sed ĉe la ĉiujara turisma foiro FITUR en Hispanio, la kunsido inter la du landoj estis amika.

Sed
provoj de la Israelanoj alparoli la sirian delegacion estis repuŝitaj. Ĉe la improvizita kunsido, la reprezentanto de la Ministerio pri Turismo de la Islama Respubliko invitis la israelan ministron pri turismo Stas Miseĵnikov viziti la urbojn Ŝirazo kaj Esfahano. "Ni havas mirindajn naturajn rezervojn kaj kulturajn ejojn, ni bonvenigas vin veni kaj viziti," la respondeculo kiu respondecas pri la irana budo en la foiro diris al la israela ministro. "Mi kredas, ke la tago alvenos kiam israela ministro, kaj ankaŭ israelaj civitanoj, povos viziti kaj ŝati Iranon," Sro Miseĵnikov respondis.

La
israela ministro ankaŭ vizitis la budojn de Jordanio, Palestino, Maroko kaj Egiptio. La interrilato inter Irano kaj Israelo, kiun iranaj respondeculoj nomas "la Cionisman enton" aŭ "la okupantan potencon", ofte aperas ege malfacila. En 2005 la irana prezidento Mahmud Ahmadineĵad alvokis al "forviŝo de Israelo de sur la mapo." En 2007 citita de la oficiala irana novaĵagentejo, li diris, ke la retronombrado ĝis la detruo de Israelo jam komenciĝis. "Se Dio volas, baldaŭ ni vidos la detruon de la koruptata okupanta reĝimo," li diris. Li ankaŭ publikigis komunikaĵojn en kiuj li neas la gravecon de la Holokaŭsto.  En 2006 israela ministro diris, ke militaj atakoj kontraŭ Irano "ne povas esti ekskluditaj" se Irano ankoraŭ plutraktas siajn atomajn ambiciojn...
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi