eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Natura medio
Ventego Xynthia trafas Francion kaj detruas milojn da hejmoj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Natura medio
FRANCIO - 01-an de marto, 2010.

Parto de la franca atlantika marbordo estis ankoraŭ sub la akvo kaj sub la ŝoko lundon, la morgaŭon de la veno de la ventego Xynthia, kies lasta bilanco estas almenaŭ 51 mortintoj. La franca prezidento Sarkozy, kiu promesis malbloki 3 millionojn da eŭroj, ankaŭ diris, ke oni komprenu la kialojn pri tiu katastrofo.
 
Gravegaj inundoj en insulo Madejro Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Natura medio
PORTUGALIO (MADEJRO) - 22-an de februaro, 2010.

Portugalio anoncas tri tagojn de nacia funebro sekve de la inundoj kiuj fortege frapis la insulon de Madejro en la Atlantiko, kaj kiuj mortigis 42 loĝantojn. Oficialuloj diras, ke la anonco estos farita ĉe kriza ministrara renkonto. Serĉaj teamoj daŭre serĉas viktimojn inter derompaĵoj, post kiam lavangoj da koto ĉion forbalais tra urboj sabaton.
 
Plej granda sunenergia fabrikejo baldaŭ konstruiĝos en Germanio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 9
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Natura medio
GERMANIO - 05-an de decembro, 2009.

 
Sunenergiaj paneloj apud la urbo Straubing baldaŭ etendiĝos en loko granda kiel proksimume 280 futbalkampoj. La 27-jara bavaria Princo Albert von Thurn und Taxis, pli konata pro lia intereso en rapidaŭtaj kuradoj, lanĉas tiun ĉi gravan projekton. Laŭ la ĉiutaga gazeto Financial Times Deutschland li planas elspezi 115 milionojn da eŭroj por konstrui la plej grandan sunenergian fabrikejon en la mondo.
 
Britio ĉe rando de natura katastrofo ? Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Natura medio
BRITIO - 20-an de oktobro, 2009.

Britio alfrontos "katastrofajn" inundojn, senpluvecon kaj varm-ondojn, se mondaj gvidantoj ne povas atingi interkonsenton pri klimata ŝanĝiĝo, la ĉefministro avertis. Gordon Brown diris, ke intertraktantoj havas 50 tagojn por savi la mondon el tutmonda varmiĝo kaj rompi la "senmoviĝon". Li diris al la Forumo de Gravaj Ekonomioj en Londono, kiu unuigas 17 el la mondaj plej grandaj produktantoj de forcejaj gasoj, ke  "ne estas plano B".
 
Gravaj sekvoj de la tertremo en Italio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Natura medio
ITALIO - 07-an de aprilo, 2009.

La bilanco de la tertremo kiu ŝanceladis Italion lundon frue matene, la plej severa en la duoninsulo de pli da ol dek jaroj, daŭre pligraviĝas. La registarestro Silvio Berlusconi, ĵus anoncis, ke la tertremo kaŭzis 207 mortojn, 15 ankoraŭ malaperintajn personojn kaj 178 vunditojn inter kiuj cent en grava sanstato. Li  parolis krome pri 50 000 senhejmuloj.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL