eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Gravegaj inundoj en insulo Madejro Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Natura medio
PORTUGALIO (MADEJRO) - 22-an de februaro, 2010.

Portugalio anoncas tri tagojn de nacia funebro sekve de la inundoj kiuj fortege frapis la insulon de Madejro en la Atlantiko, kaj kiuj mortigis 42 loĝantojn. Oficialuloj diras, ke la anonco estos farita ĉe kriza ministrara renkonto. Serĉaj teamoj daŭre serĉas viktimojn inter derompaĵoj, post kiam lavangoj da koto ĉion forbalais tra urboj sabaton.

Aŭtoj estis subkotigitaj, konstruaĵoj difektitaj kaj loĝantaro forpelitaj de furiozaj akvoj tra la regiona ĉefurbo, Funchal. Specialistaj armeaj teamoj estas laborantaj por religi komunumojn kiuj restas tranĉitaj de la ceteraj en la insulo, ĉar vojoj restas blokitaj kaj pontoj disfaligitaj.

Estas timoj, ke la perdo de homoj povus altiĝi, precipe en tri izolitaj partoj de la insulo, oficialuloj diris. La urbestro de Funchal Miguel Albuquerque diris : "Estas tre verŝajne, ke ni trovos pli da korpoj." Sukuristoj kaj plonĝistoj estis senditaj de la portugala metropolo. Intertempa kadavrejo estis instalita ĉe la internacia flughaveno, kiu remalfermiĝis por internaciaj flugoj dimanĉe.

Pli ol 120 loĝantoj estis vunditaj de la lastsabataj pluvegoj en kiuj la pluvokvanto preterpasis la ĉiumonatan mezumon, meteologoj diris. Akvo, potenco kaj telekomunikadoj estis interrompitaj en kelkaj areoj, tegmentoj disŝiritaj el konstruaĵoj kaj vojoj subfaligitaj pro  la kvanto de akvo. Proksimume 250 personoj igis senhejmaj kaj restas en intertempaj ŝirmejoj.

La portugala ĉefministro José Socrates, kiu vizitis la insulon dimanĉe, diris, ke li estas "profunde ŝokita" de la severeco de la inundoj. Portugalio petis krizajn financojn de la EU, kaj Hispanio proponis helpon. Konstruaj firmaoj sur la insulo proponis ekipaĵon por la savteamoj kiuj helpas formovi la derompaĵojn.

La insulo Madejro troviĝas proksimume 900 km de la portugala metropolo, kaj estas populara inter fremdaj turistoj.



 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi