| Eŭropo - Natura medio |
  ITALIO - 3-an de decembro, 2008.
La mondfaman historian urbon Venecio trafis la plej granda inundo de pli ol 20 jaroj, la maro altiĝis 1,56 metron super sia normala nivelo. Multaj Veneciaj stratoj, inter kiuj estas la fama Piazza San Marco (Placo de Sankta Marko), estis tute mergitaj, antaŭ ol la "altaj akvoj" komencis retiriĝi. La laguna urbo en la Adriatiko suferas inundiĝon dum proksimume 200 tagoj ĉiun jaron. La aŭtoritatuloj intencas finkompletigi la konstruon de submara akvobaraĵo por protekti la urbon antaŭ 2011.
Stirata de fortaj ventoj, la marnivelo altiĝis tre alten super sia normala nivelo lundon, mergante preskaŭ la tutan urbon. Tio estis la plej alta "acqua alta", aŭ "alta akvo", ekde ĝi atingis 1,58 metron en 1986. Sistemo kun plialtigitaj lignaj trotuaroj estis starigita, dum sirenoj kaj laŭtparoliloj anoncis la inundon por la urbaj loĝantoj kaj turistoj. La urbestro Massimo Cacciari alvokis al loĝantoj resti ĉe si, kaj avertis turistojn kiuj intencis veni al Venecio "rekonsideri la ideon". "Estas escepta 'acqua alta', kaj krom se vi absolute devas, ne eliru," la urbestro diris en komunikaĵo.
La akvo iris tiel alten, ke en iuj lokoj eĉ ne plu eblis eliri el duaetaĝaj apartamentoj. "La loĝantoj kiuj loĝas ĉe la teretaĝo devas elpumpi akvon el iliaj domoj kun siteloj. La akvo estas tre poluata kaj nun komencas fetori. Kaj ĝi ankaŭ postlasas forĵetaĵojn ĉie en la stratoj kiam la akvonivelo malpliiĝas," rakontas atestanto de la fenomeno.
La situacio estis eĉ pli malfaciligita de transportstriko kiu trafas la urbajn "vaporetto" akvo-aŭtobusojn. Iom antaŭe, la Venecia "Centro Maree", kiu observas akvonivelojn, avertis, ke la inundiĝo povus atingi tiel altan nivelon kiel 1,66 metron super marnivelo. Tamen, la maro komencis subeniri post subita ŝanĝo de la venta direkto. La lastan okazon kiam la maro preterpasis 1,60 metron estis en 1979, kiam ĝi atingis 1,66 metron. En 1966, 5000 homoj en Venecio restis senhejmaj post kiam eĉ pli alta inundo (1,94 m) frapis la urbon.
|