eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Francio kaj Hispanio frapitaj de ŝtormego Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Natura medio
FRANCIO / HISPANIO - 25-an de januaro, 2009.

La aŭtoritatuloj en sudokcidenta Francio kaj norda Hispanio komencas ripari domojn, vojojn kaj elektrolineojn difektitajn de uraganfortaj ventoj kiuj frapis la du landojn sabaton. Torentaj pluvoj kaj ventoj kiuj en suda Francio atingis 184 km/h  frapis sudokcidentan Francion kaj nordan Hispanion. Dek kvin personoj estis mortigitaj en tiu aparta okazaĵo, la plej furioza ŝtormo en jardeko kiu blovis el la Atlantiko.

La urbestro de hispana urbo apud Barcelono deklaris tri tagojn de funebro por kvar infanoj mortigitaj kiam la tegmento de sporthalo kie ili trovi
ĝis falis sur ilin. "La tuta loĝantaro estas ŝokita de ĉi tiu tragedio," diris Jaume Bosch, la urbestro de Sant Boi de Llobregat. Sro Bosch diris, ke la funebraj salutoj envenis el ĉiuj partoj de la lando, inter kiuj tiuj de la hispana ĉefministro José Luís Rodríguez Zapatero. La gejunuloj kiuj mortis kolektiĝis por ludi basbalon, sed la furiozaj ventoj devigis ilin trovi rifuĝejon en kovrita loko por spektantoj. Kvankam la unua enketo ankoraŭ ne estas finitaj, respondeculoj diris, ke kiam la konstruaĵa tegmento moviĝis, ĝi faligis parton de apuda konkreta muro.

Kiam la ŝtormego direktis sin super Italion kaj la centran Mediteranean Maron dimanĉon, teamoj de teknikistoj estis deplojitaj trans Francio kaj Hispanio por helpi ripari la terurajn difektojn, kiel ekzemple restarigi elektropotencon, telefonon kaj relretojn. Pli ol mil laboristoj de la franca elektroreta operacianto, ERDF, provas ekfluigi la kurenton por  la 1,1 miliono da hejmoj kiuj restas sen potenco. Kvin cent rezervgeneratoroj estis instalitaj en la trafataj urboj kaj vilaĝoj kiel krizomezuro, ERDF diris. Dek du helikopteroj ankaŭ flugas super la lokoj trafataj por helpi havi detalan bildon de la difektego. Teknikistoj de Germanio, Britio kaj Portugalio ankaŭ estas senditaj por helpi la najbarajn landojn.

"Post la ŝtormo, la elektroreto estas severe difektita... Aliro al la reto estas precipe malfacila, kaj tio grave malfaciligas la laboron de niaj teamoj," ERDF diras. La franca
ŝtata trajnkompanio SNCF ankaŭ havas 1000 inĝenierojn kaj laboristojn sur la lokoj trafataj, kiuj provas forigi falitajn arbojn kaj ripari elektrajn kablojn. "La altrapida linio "TGV" el Parizo al Toulouse ne funkcias pro manko de provizo de elektro, oni do ne povas doni precizajn prognozojn pri kiam trafiko povos esti restarigita. Ni konsilas al veturantojnprokrasti iliajn vizitojn sur ĉi tiuj linioj," la firmao diras. La flughavenoj en suda Francio kaj norda Hispanio estis ankaŭ ĉiuj fermitaj.

Forstaj respondeculoj dume raportis, ke grandegaj arbaroj estis alniveligitaj kun la tero pro la ŝtormego en la francaj departementoj de Gironde kaj Landes. 60% de la grandega arbaro en Landes ne plu ekzistas. La franca prezidento Nicolas Sarkozy vizitiis la departementon Gironde, kies
ĉefurbo estas  Bordeaux, por inspekti la difektojn. Dume en Hispanio, la elektroreta operacianto, Red Eléctrica de España (REE), diras, ke la ventoj interrompis provizon sur 17 linioj en la nordo de la lando. Dekmiloj da homoj en Galegio kaj Katalunio restas sen potenco. La hispanaj flughavenoj kiuj estis trafataj tamen ĉiuj remalfermiĝis, dum trajnoj funkcias normale krom tiuj transirantaj la francan landlimon.

La hispana kaj franca armeoj dume diris, ke ili subtenas servojn de urĝa interveno en amba
ŭ landoj. Oni ankoraŭ ne precize scias la totalan koston de la difektegoj, sed certe ili estos gigantaj kaj havos influon sur la lokaj ekonomioj dum jaroj.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi