Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Hispanio venkas en Futbala Mondpokalo
- "Solar Impulse" sunenergia aviadilo sukcese flugis
- Francio lanĉas debaton pri vizaĝkovranta vualo
- Pollando havas novan prezidenton
- Rusio pretas malpermesi aŭtostiradon en ebria stato
- Scientistoj deĉifris la DNA-n de nova speco de homoj
- Papo Benedikto alfrontas akuzojn pri kaŝo de seksfitrakto
- La rusa mafio evidentiĝis kartvela
- Falsa anonco pri eksplodo panikigas publikon
- Falsa televidprogramo estigas panikon en Kartvelio
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Britio ĉe rando de natura katastrofo ? | ![]() |
![]() |
| Eŭropo - Natura medio |
![]() BRITIO - 20-an de oktobro, 2009.Britio alfrontos "katastrofajn" inundojn, senpluvecon kaj varm-ondojn, se mondaj gvidantoj ne povas atingi interkonsenton pri klimata ŝanĝiĝo, la ĉefministro avertis. Gordon Brown diris, ke intertraktantoj havas 50 tagojn por savi la mondon el tutmonda varmiĝo kaj rompi la "senmoviĝon". Li diris al la Forumo de Gravaj Ekonomioj en Londono, kiu unuigas 17 el la mondaj plej grandaj produktantoj de forcejaj gasoj, ke "ne estas plano B". Mondaj delegacioj kunvenos en Kopenhago en decembro por pridiskuti novan traktaton. La pintokunveno de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) celos establon de interkonsento kiu anstataŭos la traktaton de Kioto el 1997, ĉar ĝia celo estis redukto de eligoj sed koncernis nur areton da landoj kaj ĝi eksvalidiĝos en 2012. Sro Brown avertis, ke intertraktantoj ne atingis interkonsenton sufiĉe rapide kaj diris, ke estas "profunda momento" por la mondo rilate al "decidiga elekto". "En Britio ni alfrontas la eblecon de pli ofta senpluvaj periodoj kaj altiĝontajn ondojn da inundoj," li diris al delegitoj. "La eksterordinara somera varmondo de 2003 en Eŭropo rezultis je super 35 000 ekstraj mortoj. Laŭ aktualaj tendencoj, tiela evento povus fariĝi tre rutina en Britio post nur kelkaj jardekoj. Kaj ene de la vivdaŭro de niaj infanoj kaj nepoj la varmegaj temperaturoj de 2003 povus fariĝi mezuma temperaturo vaste spertataj tra Eŭropo." La kostoj por ne pritrakti la aferon estus pli granda ol la efikoj kaj de mondmilitoj kaj la Granda Depresio kombinitaj, la ĉefministro diris. La mondo alfrontus pli da konfliktoj estigitaj de vasta migrado pro klimatŝanĝiĝo, se interkonsento ne estas atingita, li aldonis. Li deklaris al la forumo, je la dua tago de intertraktoj en la brita ĉefurbo, ke en 2080 1,8 miliardo da homoj - kvarono de la monda aktuala loĝantaro - povus suferi pro manko de akvo. Interkonsento ĉe Kopenhago "estas ebla", li deklaris. "Sed ni devas sincerdire alfronti la klaran fakton, ke niaj intertraktantoj ne atingas interkonsenton sufiĉe rapide. Tial mi kredas, ke gvidantoj devas rekte komprometiĝi por rompi la senmoviĝon." Lastatage estas kelkaj avertoj, ke progreso estas ekhaltanta. Rajendra Pachauri, estro de la Interregistara Spertularo pri Klimata ŝanĝiĝo, diris al la revuo Newsweek, ke "la perspektivoj pri kiuj ŝtatoj efektive konsentos en Kopenhago ekŝajnas ĉiam pli malbonaj". La Forumo de Gravaj Ekonomioj ne estas parto de la formala UN-procezo kaj sekve sindevontigoj verŝajne ne venos de la kunsido. Oni rigardas ĝin male kiel renkontiĝo kie landoj povas esplori elektojn kaj poziciojn en malpli premplena medio. Artikolo tradukita el la brita BBC |





BRITIO - 20-an de oktobro, 2009.