| Eŭropo - Ekonomiko |
  LITOVIO - 20-an de majo, 2009.
La ĵus elektita kaj instalota prezidentino de Litovio deklaras, ke ŝi puŝos antaŭen, por malfermi la ŝtatan energisktoron en la regiono de la Balta Maro, kiu ankoraŭ estas ligita al la elektroreto de la sovetia epoko. Dalia Grybauskaitė vaste venkis en balotado terfalaĵon dimanĉon, kaj iĝos la unua virino prezidento de Litovio.
|
|
| Eŭropo - Ekonomiko |
  ITALIO /  FRANCIO - 25-an de februaro, 2009.
La itala ĉefministro Silvio Berlusconi kaj la franca prezidento Nicolas Sarkozy kune konsentis, ke siaj landoj kunlaboros por revivigi atoman energion en Italio. La itala elektroprovizanto, ENEL, kaj la franca kompanio EDF, faris interkonsenton por pristudi la fareblecon de konstruo de kvar elektrocentraloj en Italio. ili anstataŭigos tiujn fermitajn akorde kun referendumo post la atoma akcidento de Ĉernobyl en 1986.
|
| Eŭropo - Ekonomiko |
  RUSIO /  UKRAINIO /  EŬROPA UNIO - 18-an de januaro, 2009.
Intertraktoj inter Rusio kaj Ukrainio kiuj celas trovi solvon en la kontraktodisputo kiu haltis gasprovizojn al grandaj partoj de Eŭropo disrompiĝis sen rezolucio. "Bedaŭrinde ĉiuj penoj ĝis nun produktis neniun rezulton," Dmitrij Medvedev, la rusa prezidento, diris sabaton ĉe renkontiĝo en la Kremlo kun la landoj okupataj pri la disputo.
|
| Eŭropo - Ekonomiko |
  RUSIO /  UKRAINIO - 5-an de januaro, 2009.
Rusio akuzas Ukrainion, ke ĝi kontraŭleĝe forĉerpas gason survoje al Eŭropo, kaj petas al la Eŭropa Unio pli severe kontroli la transirprocezon. "Konsidere, ke Naftogaz ne permesas aliron de kontrolistoj dungitaj de Gazprom en siaj gaskontrolaj stacioj, ni sendis leteron al la Eŭropa Komisiono kun proponoj por certigi sendependan kontrolon de volumoj da gaso kiuj transiras Ukrainion," la proparolanto de la rusa ŝtata gasofirmao Sergej Kuprijanov diris.
|
| Eŭropo - Ekonomiko |
  EŬROPA UNIO - 27-an de novembro, 2008.
La Eŭropa Komisiono rivelis sian planon pri ekonomia revigliĝo kiu kostos 200 miliardojn da eŭroj, kaj kiu espereble savos milionojn da eŭropaj laborpostenoj. Per tiu plano la EU celas stimuli elspezadon kaj plibonigi la nivelon de konfido ĉe konsumantoj, injektante pli grandan aĉetpovon. La Komisionestro José Manuel Barroso diris, ke la plano estas "ĝustatempa, intertempa kaj trafa". La Eŭropa Komisiono (EK) atendas de la membroŝtatoj, ke ili kunhelpu per 170 miliardoj da eŭroj dum la Eŭropa Unio donacas 30 miliardojn da eŭroj.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |