Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Hispanio venkas en Futbala Mondpokalo
- "Solar Impulse" sunenergia aviadilo sukcese flugis
- Francio lanĉas debaton pri vizaĝkovranta vualo
- Pollando havas novan prezidenton
- Rusio pretas malpermesi aŭtostiradon en ebria stato
- Scientistoj deĉifris la DNA-n de nova speco de homoj
- Papo Benedikto alfrontas akuzojn pri kaŝo de seksfitrakto
- La rusa mafio evidentiĝis kartvela
- Falsa anonco pri eksplodo panikigas publikon
- Falsa televidprogramo estigas panikon en Kartvelio
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Neniu interkonsento por gasprovizoj al Eŭropo | ![]() |
| Eŭropo - Ekonomiko |
RUSIO / UKRAINIO / EŬROPA UNIO - 18-an de januaro, 2009.Intertraktoj inter Rusio kaj Ukrainio kiuj celas trovi solvon en la kontraktodisputo kiu haltis gasprovizojn al grandaj partoj de Eŭropo disrompiĝis sen rezolucio. "Bedaŭrinde ĉiuj penoj ĝis nun produktis neniun rezulton," Dmitrij Medvedev, la rusa prezidento, diris sabaton ĉe renkontiĝo en la Kremlo kun la landoj okupataj pri la disputo. Li ripetis ĉe posta gazetara konferenco, ke Kievo devas konsenti pri prezoj samnivelaj ol aliaj eŭropaj landoj por siaj gasprovizoj, tio estas, pli ol duoble la nivelo hodiaŭ pagata. Sed Ukrainio diras, ke ĝi ne povas pagi la koston. Rusio interrompis ĉiujn liveraĵojn al Ukrainio je la unua de januaro, post kiam la disputo pri prezo pagota estigis malsukceson renovigi gasinterkonsenton por 2009. Moskvo akuzas Kievon pri ŝtelado de gaso survoje al ĝiaj eŭropaj klientoj, akuzon kiun Ukrainio neas. Rusio diris mardon, ke ĝi rekomencos liveri gason, sed la liveraĵoj ankoraŭ ne atingis Eŭropon, kiu sekve restas sen gaso dum amara vintro.Medvedev deklaris, ke ambaŭpartiaj intertraktoj en Moskvo daŭrus kaj, ke li volas relanĉi provizojn "en la venontaj tagoj". Observantoj fremdaj opinias, ke Rusio volas trudi sin en tiun ĉi aferon, kiu jam ne estas nur ambaŭpartia afero inter Ukrainio kaj Rusio. Pro tio, ke la tuta kontinento estas koncernata de la gasliveraĵoj el Rusio, partneroj, landoj severe trafitaj en orienta Eŭropo kaj reprezentantoj de la Eŭropa Unio, engaĝiĝas en provo por ĉesigi ĉi tiun situacion. Ŝajnas bedaŭrinde, ke ĝis nun, neniu pozitiva alvenis, kaj tiu ĉi situacio ankaŭ povus havi kromefikojn sur la aliaj komercaj rilatoj inter Rusio, Ukrainio, kaj la tuta Eŭropa Unio. La EU avertis la du landojn, ke siaj rilatoj kun ili estos reduktitaj, se la disputo ne solviĝas ĉi tiun semajnfinon. Julia Tymoŝenko, ukraina ĉefministrino, ĉeestis la kunvenon kun Dmitrij Medvedev, Vladimir Putin, kaj pintnivelaj delegitoj de gasfirmaoj, la EU kaj reprezentantoj de eŭropaj landoj trafataj de la disputo. EU kontrolteamoj estas deplojitaj en Ukrainio kaj Rusio por kontroli la sekuran transiron de gasprovizoj. Ukrainio, ekssovetia ŝtato kun okcidentofavoraj gvidantoj, ankaŭ kolerigis Rusion en la lastaj monatoj pro siaj provoj aliĝi al NATO. La Eŭropa Unio dependas de Rusio por proksimume unu kvarono de la tergaso kiun ĝi bezonas, kaj 80 procentoj alvenas al okcidenta Eŭropo tra duktoj transirantaj Ukrainion. Legu ankaŭ :
|



RUSIO /
UKRAINIO /
EŬROPA UNIO - 18-an de januaro, 2009.
rekomencos liveri gason, sed la liveraĵoj ankoraŭ ne atingis Eŭropon, kiu sekve restas sen gaso dum amara vintro.