eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Ekonomiko
Bruselo ĉiam pli pesimisma pri kresko Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 9
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Ekonomiko

EŬROPA UNIO - 29-an de aprilo, 2008.

Eŭro-biletoj La Eŭropa Komisiono denove retroklasifikis sian prognozon pri la ekonomia kresko en la eŭrozono ĉi tiun jaron, kaj kulpigas malforton de la Usona ekonomio kaj la financan tumulton. Bruselo aktuale kredas, ke la 15-nacia eŭrozono kreskos je 1,7 % ĉi-jare, do malsupre de ĝia antaŭa projekcio de 1,8 %. Samtempe, ĝi kredas, ke la inflacio akcelos al 3,2 % por la jaro ĝenerale kompare kun 2,1 % en 2007.

 
Air France ne plu aĉetas la Italan Alitalia Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Ekonomiko

ITALIO - 23-an de aprilo, 2008.

La flugkompanio Air France - KLM anoncis, lundon 21-an de aprilo, ke ĝi retiras sian aĉetproponon por plena proprieto de Alitalia, la Itala nacia flugkompanio. Tio okazas malpli ol tri semajnoj post la interrompo de la intertraktadoj inter la du kompanioj kaj kelkajn tagojn post la balota venko de Silvio Berlusconi.

 
Interkonsento "malferma ĉielo" efektiviĝas Retpoŝtadreso
Eŭropo - Ekonomiko

EŬROPA UNIO - 2-an de aprilo, 2008.

La jam de longe atendata interkonsento "malferma ĉielo" inter Usono kaj la Eŭropa Unio efektiviĝas, celante malfermi trans-Atlantikan flugveturadon. La interkonsento ĉesigas la limigojn pri flugoj inter Usono ka Eŭropo, kaj oni atendas, ke ĝi kondukos al granda altiĝo de la nombro de aviadiloj. Tamen, ŝanĝoj en la plej grandaj Eŭropaj flughavenoj kiel Heathrow estos malgrandaj pro la limigita havebleco de ekflugaj tempoj. Novaj trans-Atlantikaj servoj probable uzos pli malgrandajn flughavenojn. La Irlanda "low-cost" (malmultekosta) flugkompanio Ryanair jam sin deklaris preta por tiuj flugoj al Nordameriko.

 
Air France aĉetas Italan flugkompanion Alitalia Retpoŝtadreso
Eŭropo - Ekonomiko

ITALIO / FRANCIO - 17-an de marto, 2008.

La Itala flugkompanio Alitalia konsentas esti aĉetita de la rivala Air France por rabatitaj 138 milionoj de eŭroj ($ 215 milionoj). La Itala registaro, kiu tenas 49,9% de Alitalia, ne povis vendi la kompanion aŭkcie en 2007. Alitalia perdis monon en la kvin lastaj jaroj. la grupo Air France - KLM ofertis unu akcion kontraŭ 160 akcioj de Alitalia. Tio estas 81% redukto de la aktuala Alitalia-a akcikurzo. La propono inkluzivas planon por injekto de kapitalo de unu miliardo da eŭroj de la Franca-Nederlanda flugkompanio, kiu asertas, ke ĝi ankaŭ pagos 608 milionojn da eŭroj por aĉeti Alitalia-ajn obligaciojn.

 
Gazprom restarigas gasprovizojn al Ukrainio Retpoŝtadreso
Eŭropo - Ekonomiko

UKRAINIO / RUSIO - 6-an de marto, 2008.

Ukrainio kaj Rusio fine trovis interkonsenton por restarigi kompletajn gasprovizojn al Ukrainio, nuligante tiel la riskon tranĉi liverojn al Okcidenta Eŭropo, la ukraina ŝtata gaskompanio Naftogaz diris merkredon. "Transiro de rusa gaso tra la ukraina teritorio estas komplete funkcianta," Naftogaz respondeculo diris. "Ĉiuj restriktoj al la uzo de ukrainaj konsumantoj estas levitaj."

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL