eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Ekonomiko
Microsoft forte monpunita de la EU Retpoŝtadreso
Eŭropo - Ekonomiko

EŬROPA UNIO - 27-an de februaro, 2008.

La Eŭropa Komisiono monpunas la Usonan komputilgiganton Microsoft pro malrespekto de sankcioj truditaj pro monopolisma konduto. Microsoft devas aktuale pagi 899 milionojn da eŭroj (tio estas 1,4 miliardojn da Usonaj dolaroj). La direktoraro diris, ke Microsoft kulpas pro tio, ke ĝi ne provizis esencajn informojn al rivalaj softvarfabrikistoj.

 
Ukrainio kaj Rusio fine trovas interkonsenton Retpoŝtadreso
Eŭropo - Ekonomiko

UKRAINIO / RUSIO - 12-an de februaro, 2008.

Ukrainio kaj Rusio atingis interkonsenton pri la Kieva grandega gasfakturo ankoraŭ ne pagita, Rusa Prezidento Vladimir Putin diris. Sro Putin parolis post urĝaj intertraktoj kun sia Ukraina kolego Viktor Juŝĉenko en Moskvo. Parolante ĉe komuna gazetara konferenco, Prezidento Putin diris, ke la Rusa ŝtata gasmonopolon Gazprom fine akceptis la Ukrainajn proponojn ĉe la intertraktoj.

 
Novaj disputoj pri gasprovizoj al Ukrainio Retpoŝtadreso
Eŭropo - Ekonomiko

UKRAINIO - 12-an de februaro, 2008.

La Ukraina Prezidento Viktor Juŝĉenko iras al Moskvo por peti al Rusio, ke ĝi ne tranĉu gasprovizojn al sia lando pro disputo pri fakturoj ne pagataj. Li restas nur kvin horojn kun Prezidento Vladimir Putin por solvi la disputon pri postulo de Rusa gasmonopolo Gazprom, ke Ukrainio pagu 1,5 miliardojn da Usonaj dolaroj. Rusio minacas malŝalti provizojn sed Kievo kontestas la sumon pagendan.

 
Historie masiva fraŭdo en Franca banko Retpoŝtadreso
Eŭropo - Ekonomiko

FRANCIO - 25-an de januaro, 2008.

La Franca banko Société Générale raportis, ke ĝi malkovris "masivan" fraŭdon far Parizobazita negocisto, kiu rezultas je perdo de 5 miliardoj da eŭroj (7.1 miliardoj da usonaj dolaroj). La bankaj gvidantoj asertas, ke tiu ĉi fraŭdo baziĝas sur simplaj transakcioj, sed kaŝitaj per "altnivelaj kaj diversaj teknikoj". La perdoj estas kvar fojojn pli grandaj ol tiuj faritaj de Nick Leeson, la kanajla negocisto kiu faligis Barings Bankon antaŭ kelkaj jaroj en Britio.

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL