| Eŭropo - Ekonomiko |
  GERMANIO - 13-an de novembro, 2008.
Germanio eniras recesion. Oficialaj ciferoj montras, ke la plej granda ekonomio en Eŭropo falas je 0,5% en la tria trimestro de ĉi tiu jaro. Ĉi tio estas la dua sinsekva trimestro kiam la ekonomio kuntiriĝas post jam 0,4% da kuntiriĝo en la dua trimestro. La falo en ekonomia produktado, provokata de eksportfaloj, estis pli granda ol multaj analizistoj atendis.
|
|
| Eŭropo - Ekonomiko |
  NORVEGIO - 13-an de novembro, 2008.
Norvegio leviĝas al la supro de landoj ĉar ĝi nuligas la neegalecon inter la seksoj. Norvegion sekvas tri aliaj nordeŭropaj landoj, laŭ enketo de la Monda Ekonomia Forumo. Progreso en politikaj, edukaj kaj ekonomiaj sferoj observiĝas tutmonde sed la breĉo en san-aferoj plilarĝiĝis. Britio falis pli profunden en la listo dum Francio altiĝis helpe de virina politika rolo.
|
| Eŭropo - Ekonomiko |
 POLLANDO - 29-an de oktobro, 2008.
Laboristoj de pola ŝipkonstruejo laŭte manifestacias kaj postulas sekuran dungatecon. Bruege por montri la grandecon de iliaj ŝipkonstruejaj ŝuldoj kaj maltrankvileco, iuj 300 polaj laboristoj neŝanceleble protestmarŝas en Bruselo, kaj postulas la savon de iliaj laborpostenoj.
|
| Eŭropo - Ekonomiko |
 EŬROPA UNIO - 14-an de oktobro, 2008.
Eŭropaj landoj kun la plej gravaj ekonomioj hieraŭ anoncis multmiliardan savoplanon por subteni iliajn bankojn. Germanio aprobis savpakaĵon de 500 miliardoj da eŭroj, Francio elspezos proksimume 350 miliardojn da eŭroj kaj Hispanio flankenmetas 100 miliardojn da eŭroj. La plejparto de ĉi tiu mono estos uzata por certigi pruntedonojn inter bankoj, parto de tiu plano estis akceptita ĉi tiun semajnfinon de la 15 nacioj, kiuj uzas la eŭron.
|
| Eŭropo - Ekonomiko |
ISLANDO - 10-an de oktobro, 2008.
Islando interrompis negocojn ĉe sia nacia borso, tiel provante malhelpi panikon disvastigantan tra la landaj financaj merkatoj. La "OMX Nordic Exchange Iceland" borso restas fermita por komerco dum du tagoj kaj remalfermiĝos venontan lundon. La decido interrompi komercado estis prenita pro nekutimaj merkataj kondiĉoj.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |