eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Ekonomiko
Alitalia savita Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Ekonomiko

ITALIO - 30-an de septembro, 2008.

La plano por savi la italan flugkompanion Alitalia, kiu kostos 1 miliardon da eŭroj, gajnis la subtenon de la du lastaj laborsindikatoj kiuj kontraŭis la interkonsenton. La subteno por la savo povus helpi malfermi la vojon por relanĉi la kompanion.
 
Islando merkatumas kiel turisma vintra celloko Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Ekonomiko

ISLANDO - 19-an de septembro, 2008.

La ministerio pri Industrio kaj Turismo kaj privataj turismaj firmaoj intencas elspezi centmilionojn da islandaj kronoj (747 000 eŭrojn) por promocii Islandon eksterlande kiel interesan turisman cellokon ekster pintaj sezonoj, aŭtuno kaj vintro. "Ni ĉiam longigas la turisman sezonon," la ministro pri Industrio kaj Turismo Össur Skarphédinsson diris al la gazeto Fréttablaðið.
 
Ebla solvo por flugkompanio Alitalia Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Ekonomiko

ITALIO - 16-an de septembro, 2008.

La plej grandaj laborsindikatoj de Italio certigis al si provizoran interkonsenton por savi la nacian flugkompanion Alitalia de ebla disfalo. La kvar italaj ĉefaj laborsindikatoj akceptis savproponojn de la itala konsorcio CAI.
 
La Eŭropa Komisiono blokas financadon por Bulgario Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Ekonomiko

BULGARIO - 19-an de julio, 2008.

La Eŭropa Komisiono intencas bloki preskaŭ 610 milionojn da eŭroj da financado por Bulgario, kiel punon pro neniu pritrakto de korupto kaj mafiismo. Raporto avertas, ke milionoj da helpo povus esti perditaj krom se la bulgaraj aŭtoritatoj agos decideme al tiu celo. Bulgaraj eblecoj por aliĝi al la Schengen-zono ankaŭ estas minacataj.

 
Donacantoj promesas financi Kosovon Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Ekonomiko

KOSOVO - 12-an de julio, 2008.

Internaciaj donacantoj promesis entute doni 1,2 miliardojn da eŭroj (1,9 miliardojn da usonaj dolaroj) kiel helpon por rekonstruo de Kosovo ĉe internacia konferenco en Bruselo. La Eŭropa Unio donas 800 milionojn da eŭroj kaj Usono 250 milionojn da eŭroj por akceli evoluadon kaj disvolviĝon.

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL