eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Rusio akuzas Ukrainion pri ŝtelo de gaso Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Ekonomiko
RUSIO / UKRAINIO - 5-an de januaro, 2009.

Rusio akuzas Ukrainion, ke ĝi kontraŭleĝe forĉerpas gason survoje al Eŭropo, kaj petas al la Eŭropa Unio pli severe kontroli la transirprocezon. "Konsidere, ke Naftogaz ne permesas aliron de kontrolistoj dungitaj de Gazprom en siaj gaskontrolaj stacioj, ni sendis leteron al la Eŭropa Komisiono kun proponoj por certigi sendependan kontrolon de volumoj da gaso kiuj transiras Ukrainion," la proparolanto de la rusa ŝtata gasofirmao Sergej Kuprijanov diris.

Dum kreskas la disputo inter Rusio kaj Ukrainio pri pagoj de gasprovizoj, Gazprom diris, ke ĝi decidis ekstarti proceson kun la internacia arbitracia tribunalo en
Stokholmo por devigi la ukrainan ŝtatan gasfirmaon, Naftogaz, sekurigi "liberan transiron de rusa gaso al Eŭropo trans Ukrainio". Tiu ĉi decido venis post kiam Rusio, plej granda produktisto de tergaso tutmonde, akuzis Ukrainion pri ŝtelado de gaso destinita al aliaj eŭropaj landoj, akuzo refutata de la ukrainaj aŭtoritatoj.

Eŭropaj importas pli ol 40 procentoj de sia gaso el Rusio, plejparte tra duktoj trans Ukrainio. Ĵaŭdon, Gazprom interrompis gasprovizojn al Ukrainio ĉar la lando ne pagis sian 2-miliarddolaran ŝuldon al Moskvo. La
ukraina ŝtata gasfirmao, Naftogaz, malakceptis prezaltiĝon proponita de Gazprom (de po 418 al po 450 usonaj dolaroj por 1000 kubmetroj), kaj deklaris, ke tia prezaltiĝo devus esti akompanata de simila altiĝo en la transirkotizo por Eŭropo.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi