eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Socio
Aŭstralio forlasas sian nunan azilpolitikon Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Socio

AŬSTRALIO - 30-an de julio, 2008.

La aŭstralia registaro forlasas sian nacian polemikan politikon de enprizonigo de ĉiuj azilopetantoj. En grava revizio de enmigradaj reguloj, la politiko de enkarcerigo de azilopetantoj en ofte izolitaj prizonoj aktuale estos uzita nur lastrimede. Tio tute ne plu okazos por infanoj, kaj aŭtoritatoj taksos ĉiujn tri monatojn la situacion de la plenkreskuloj kiuj estos detenataj.

 
La Papo avertas la junularon pri "spirita dezerto" Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Socio

AŬSTRALIO - 20-an de julio, 2008.

La Papo alvokis al junuloj eviti la "spiritan dezerton" kiu laŭ li disvastiĝas tutmonden, fine de sia vizito al Aŭstralio. La Papo Benedikto la 16-a diris al amaso de proksimume 200 000 homoj ĉe la Mondaj Tagoj de la Junularo de la Katolika Eklezio, ke ili konstruu novan epokon sen avareco.

 
La Papo vizitas Aŭstralion Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Socio

AŬSTRALIO - 13-an de julio, 2008.

La Papo Benedikto la 16-a komencis naŭtagan viziton al Aŭstralio, kie li pardonpetos pro jardekoj de seksa molestado de infanoj fare de pastroj. Ĉe la komenco de sia ĝisnuna plej longa vizito eksterlanden, li diris, ke pedofilio estas "neakordigebla" kun pastreco. La aŭstraliaj viktimoj de fitrakto diris, ke ili okazigos protestojn dum lia vizito.

 
Maorioj ricevas kompenson de Nov-Zelando Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Socio

/ NOV-ZELANDO - 29-an de junio, 2008.

Estas historia subskribo : sep maoriaj triboj subskribis, merkredon 25-an de junio, traktaton per kiu la novzelanda registaro proponas al ili teritorian kompenson kiel riparon de agoj de perforto faritaj de la Eŭropanoj dum la koloniiĝo de la lando, en la 19-a jarcento. Ĉi tiu interkonsento respondas al postuloj de la aŭtoktonaj loĝantoj de pli ol unu jarcento.

 
Aborigenoj minacas fermi Ayers Rock Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Socio

AŬSTRALIO - 21-an de junio, 2008.

Aborigenaj gvidantoj minacas malpermesi aliron de turistoj al unu el la Aŭstraliaj pintaj historiaj lokoj, proteste kontraŭ kion ili nomas rasisman registaran politikon. La averto pri Uluru, ankaŭ nomata Ayers Rock, okazas unu jaron post kiam policistoj kaj soldatoj estis senditaj en indiĝenaj kolonioj por provi pritrakti altajn indicojn de infana seksa molestado.

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL