eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Maorioj ricevas kompenson de Nov-Zelando Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Socio

/ NOV-ZELANDO - 29-an de junio, 2008.

Estas historia subskribo : sep maoriaj triboj subskribis, merkredon 25-an de junio, traktaton per kiu la novzelanda registaro proponas al ili teritorian kompenson kiel riparon de agoj de perforto faritaj de la Eŭropanoj dum la koloniiĝo de la lando, en la 19-a jarcento. Ĉi tiu interkonsento respondas al postuloj de la aŭtoktonaj loĝantoj de pli ol unu jarcento.

Subskribceremonio de MaoriojĈi tiu interkonsento koncernas pli ol 100 000 Maorioj, el kiuj kelkcentoj venis al la Parlamento de Wellington por la okazaĵo. Ĝi translokigas al ili la proprieton de proksimume 176 000 hektaroj da arbaro kiuj ĝis nun apartenis al la nacia registaro, por valoro de proksimume 204 milionoj da eŭroj. "Ni spertas historian momenton", diris Helen Clark, ĉefministrino de Nov-Zelando, dum la ceremonio de subskribo.

Michael Cullen, respondeculo por la intertraktadoj, ĝojas ke ĉi tiuj arbaroj "povas fine esti utilaj al la lokaj Maorioj". Bedaŭrante, ke "Nov-Zelando estas negrava nacio ĉar ĝi ne povas respondi al siaj devoj por tiel multe da generacioj de maorioj", li deklaris tamen, ke "ne ĉio perdiĝis. " Tumu Te Heuheu, ĉefa gvidanto de Maorioj, klarigis, ke sia objektivo estas transdoni al la junaj personoj kaj ankaŭ la estontaj generacioj "fortan kaj daŭrantan ekonomion". "Tio estas la heredaĵo kiun ni lasas al ili", li aldonis.

Legu ankaŭ pri la sama temo :

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi