eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Socio
La megalomanio de la tonga reĝo... Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Socio

TONGO - 16-an de junio, 2008.

Venontan aŭguston, la reĝo George Tupou la 5-a estos kronita en la Tongo insuloj. La riĉuloj kaj membroj de la registaro ĝojas, sed male la popolo estas iom maltrankvila. La ceremonio efektive kostos trionon de la ĉiujaraj helpmono ricevita de la insularo. La kronado de George Tupou la 5-a antaŭvideble estos la festo de la jarcento, sed la malfeliĉaj regatoj de tiu eta reĝlando en la suda Pacifika oceano pagos la prezon.

 
Aŭstralia Eklezio nomumas virinan episkopon Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Socio

AŬSTRALIO - 24-an de majo, 2008.

La unua Aŭstralia virina episkopo, Kay Goldsworthy, estis konsekrita en St George Katedralo en Perth. La okazaĵo estas bonvenigita de Aŭstralia Komisionestro pri seksodiskriminacio. Sed malplimulto de Aŭstraliaj Anglikanoj koleras pro la nomumo, kaj avertis, ke ĝi fendos la Eklezion. Virinoj servas kiel Anglikanaj episkopoj en Usono ekde 1989, sed multaj aliaj landoj trovas la ideon malharmoniiga.

 
Aŭstralio plibonigas gejajn rajtojn Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Socio

AŬSTRALIO - 30-an de aprilo, 2008.

La Aŭstrala registaro anoncas planon por forigi proksimume 100 leĝojn kiuj diskriminacias samseksemajn parojn. Inter tiuj forigotaj leĝoj estas tiuj, kiuj malhelpas, ke samseksemuloj profitu financajn kaj sociajn rajtojn. Sed la registaro ne inkluzivos ŝanĝojn favore al geedziĝa leĝo kiu malfermus la vojon por geja edziĝo. Gejaj grupoj diras, ke ne estos vera egaleco en Aŭstralio.
 
Atako de lernejo en Aŭstralio Retpoŝtadreso
Pacifiko - Socio

AŬSTRALIO - 7-an de aprilo, 2008.

Kelkaj homoj estis vunditaj kiam junuloj armitaj per basbalbatiloj kaj maĉetoj furioze impetis en mezlernejon en la Aŭstralia urbo Sidnejo. Du homoj estis transportitaj al hospitalo kaj entute 18 homoj bezonas kuracadon post la okazaĵo ĉe Merrylands Mezlernejo en okcidenta Sidnejo. La junularo frakasis fenestrojn, detruis nemoveblaĵojn kaj atakis la studentojn, lokaj raportoj en la amaskomunikilaro diris.

 
Aŭstralia registaro pardonpetas Retpoŝtadreso
Pacifiko - Socio

AŬSTRALIO - 30-an de januaro, 2008.

La Aŭstralia registaro anoncas, ke ĝi publikigos sian unuan formalan pardonpeton al Aborigenoj kiam parlamento rekomencos labori venontmonate. La Ministrino pri Indiĝenaj Aferoj Jenny Macklin diris, ke la pardonpeto estos la unua afero pritraktata kiam la nova parlamento kunvenos je la 13-a de Februaro. Tio celos la "Ŝtelatajn Generaciojn", Indiĝenaj infanoj deprenitaj el iliaj gepatroj por esti edukataj de blankaj familioj.

 
Pli multe da artikoloj...
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL