Pacifiko : lasttempaj artikoloj
- Aŭstralio revizios siajn cunamo-atentigojn
- Posteuloj de kanibaloj pardonpetas
- Gigantaj glacimontoj alproksimiĝas al Nov-Zelando
- Aŭstralio pardonpetas al "forgesitaj infanoj"
- Palaŭo : pioniro de ŝarkorifuĝejo
- Impresaj polvoŝtormoj super Aŭstralio
- Aŭstralio : Polemika debato pri civitaneco
- Delfeno ne volas halti ludon !
- Tuvalo : antaŭen al senkarbona energio
- Kontraŭ-barataj tumultoj maltrankviligas registaron
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Aŭstralio forlasas sian nunan azilpolitikon | ![]() |
| Pacifiko - Socio |
|
La aŭstralia registaro forlasas sian nacian polemikan politikon de enprizonigo de ĉiuj azilopetantoj. En grava revizio de enmigradaj reguloj, la politiko de enkarcerigo de azilopetantoj en ofte izolitaj prizonoj aktuale estos uzita nur lastrimede. Tio tute ne plu okazos por infanoj, kaj aŭtoritatoj taksos ĉiujn tri monatojn la situacion de la plenkreskuloj kiuj estos detenataj. La ministro pri Enmigrado Chris Evans anoncis, ke tiu ĉi estigos "pli humanan" trakton de azilopetantoj. Grupoj de defendo de homaj rajtoj bonvenigis la anoncon. Amnestio Internacia nomis la reformojn "bonvenan antaŭenpaŝon" kiu metos la aŭstralian sistemon "sur saman linion kun aliaj okcidentaj demokratioj". La strikta politiko pri enkarcerigo de azilopetantoj kaj vizitantoj kies vizoj ne plu validas estis enkondukita en Aŭstralio de la eksa Laborista registaro en la jaroj 1990. Sed ĝia malcedema observo fare de gvidantoj de la Konservativa Partio de John Howard altiris kritikojn de grupoj de porrajtaj kampanjantoj kaj de la Unuiĝintaj Nacioj. En 2001, Sro Howard aprobis politikon kiu malpermesis al azilopetantoj alteriĝi sur aŭstralia grundo kaj sendis ilin male al enkarceriĝejoj sur malgrandaj pacifikaj insuloj. La politiko, nomata la "Pacifikan Solvon", kondukis al protestoj kaj malsatstrikoj de la enkarcerigitoj. Iom antaŭe ĉijare, plenumante kampanjan promeson, la nova Laborista registaro formale ĉesigis la "Pacifikan Solvon". Aktuale ĝi anoncis antaŭeniĝantajn reformojn. La registaro rezervos al si la rajton deteni iujn kontraŭleĝe perboatajn alvenintojn, plejparte kiel malinstigo kontraŭ homkontrabandistoj. Sed respondeculoj pri enmigrado de nun devos pravigi kial tiuj alvenintoj prezentas tian riskon, ke necesas ilia enfermo. Tiu ŝanĝiĝo de politiko koncernus laŭdire revizion de proksimume 380 homoj aktuale enkarcerigataj. |



AŬSTRALIO - 30-an de julio, 2008.