| Pacifiko - Natura medio |
  TONGO - 19-an de marto, 2009.
Submara vulkano erupciis apud la tonga ĉefurbo Nuku'alofa, kreante nubon de fumo kiu etendiĝas sur centoj da metroj. La erupcio ne kaŭzas danĝeron al la loĝantoj de Nuku'alofa aŭ la loĝantoj sur la ĉefa insulo de Tongatapu, AFP priraportis merkredon, citante rimarkojn de la tonga ĉefgeologo, Kelepi Mafi.
|
|
| Pacifiko - Natura medio |
  AŬSTRALIO - 13-an de marto, 2009.
Aŭstralio deklaris preskaŭ 60 kilometrojn da plaĝoj laŭ sia orienta marbordo kiel zonon de kataklismo, post masiva elverŝo de petrolo kaj kemiaĵoj. Pli ol 30 tunoj da petrolo supoze likis el hongkonga kargoŝipo, kiam ĝi verŝis sian ŝarĝon en ŝtorma vetero frue merkredon. Respondeculoj de la provinco de Queensland anoncas, ke plaĝoj laŭ la "Sunbrila Marbordo", kaj la Insuloj Moreton kaj Bribie estas plej severe trafitaj.
|
| Pacifiko - Natura medio |
 AŬSTRALIO - 15-an de februaro, 2009.
Memoraj di-servoj estas okazigitaj trans Aŭstralio por marki unuan semajnon ekde arbaraj incendioj traŝiris la ŝtaton de Victoria, kaj mortigis almenaŭ 181 homojn. La ĉefministro Kevin Rudd gvidis emociajn omaĝojn en Wandong norde de Melburno. Proksimume 4000 fajrestingistoj ankoraŭ estas batalantaj naŭ incendiojn en Victoria, kiuj estas vivminacaj.
|
| Pacifiko - Natura medio |
  FIĜIOJ - 13-an de januaro, 2009.
Severa inundo kiun kaŭzis kvar tagoj de torenta pluvo en Fiĝioj postlasis almenaŭ ses homojn kredeble mortintajn. Miloj da homoj devas formoviĝi al evakuaj centroj kaj la pluvegoj antaŭvideble pludaŭros. Stato de krizo estas deklarita en okcidentaj partoj de la ĉefa insulo Viti Levu, ĉar akvoj superfluis la turisman centron de Nadi.
|
| Pacifiko - Natura medio |
  USONO - 6-an de januaro, 2009.
Usono baldaŭ establos tion, kion ĝi nomas "la plej grandan lokon de protektita maro en la mondo" ĉirkaŭ siaj pacifikaj insuloj. Komerca fiŝkaptado kaj minado estos malpermesitaj en la protektitaj zonoj kiuj inkluzivas la Marianan Fosegon, plej profundan lokon de oceano sur la planedo. La protektota zono sumigos 500 000 kvadratajn kilometrojn da maro kaj marfundo. Dum ili bonvenigas tiun ĉi "protektopakon", ekologiistoj diras, ke sen limigo de klimata ŝanĝiĝo, la aliaj aranĝoj estos sensignifaj.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |