
AŬSTRALIO - 15-an de februaro, 2009.
Memoraj di-servoj estas okazigitaj trans Aŭstralio por marki unuan semajnon ekde arbaraj incendioj traŝiris la ŝtaton de Victoria, kaj mortigis almenaŭ 181 homojn. La ĉefministro Kevin Rudd gvidis emociajn omaĝojn en Wandong norde de Melburno. Proksimume 4000 fajrestingistoj ankoraŭ estas batalantaj naŭ incendiojn en Victoria, kiuj estas vivminacaj.

Homoj de la plej ruinigitaj lokoj estas permesitaj reen veni al iliaj urboj unuafoje, sed respondeculoj diras, ke pli ol 7000 homoj estas nun senhejmaj. La fajregoj bloviĝis tra kamparaj regionoj de la ŝtato de Victoria lastan semajnfinon, brulante neestingeble dum forta varmondo kaj longtempa senpluveco. La urboj Kinglake kaj Marysville estas preskaŭ tute detruitaj de la flamoj. Respondeculoj ne plu liveras oficialajn nombrojn de mortintoj por ĉiuj urboj, sed timas, ke la nombro da viktimo superos 100 homojn en la urbo Marysville kie 80% de la konstruaĵoj estis detruitaj.
Provante klarigi la nombrojn de mortintoj, teamo de indoneziaj fakuloj kiuj helpis identigi korpojn post la bombatencoj en Bali kaj la cunamo de 2005 falvenis en Aŭstralio. Kaj usonaj fajrestingistoj ankaŭ alvenis en Victoria por helpi aŭstraliajn kaj novzelandajn skipojn kiuj ankoraŭ pritraktas naŭ fajregojn. Sro Rudd rediris sian promeson provizi subtenon por la komunumoj trafataj de la katastrofo. "
Ni rekonstruos, kaj ni rekonstruos kune," li diris al funebrantoj en Wandong. "
Kaj ne nur por morgaŭ, kaj ne nur por venontsemajne, kaj ne nur por venontmonate, sed ĝis ĉi tiu komunumo estos rekonstruata tute."
Liaj rimarkoj venis unu tagon post kiam loĝantoj de Marysville revenis al ilia detruata vilaĝo per organizita aŭtobusa travojaĝo. Unu loĝanto, Patricia Beggs, diris al ĵurnalistoj de la BBC, ke la urbo devos pluvivi en la memoroj de tiuj kiuj supervivis : "
Reveni tien estis tiom malfacile, sed estis ankaŭ vere grave. Tio helpas nin akcepti tion, kio okazis. Tio estas kiel entombigi la mortintojn." Dum enketistoj provas kunmeti la kaŭzojn de la fajregoj, estis raportite, ke unu grupo de Victoriaj loĝantoj procesas kontraŭ elektroprovizanto kies eletrolineojn ili kulpigas pri almenaŭ unu incendio. Kaj 39-jara viro estas akuzita pri krimbruligo kiu kaŭzis morton, pro tio , ke li lumigis fajregon apud Churchill en orienta parto de la ŝtato de Victoria.