| Pacifiko - Natura medio |
  FIĜIOJ - 13-an de januaro, 2009.
Severa inundo kiun kaŭzis kvar tagoj de torenta pluvo en Fiĝioj postlasis almenaŭ ses homojn kredeble mortintajn. Miloj da homoj devas formoviĝi al evakuaj centroj kaj la pluvegoj antaŭvideble pludaŭros. Stato de krizo estas deklarita en okcidentaj partoj de la ĉefa insulo Viti Levu, ĉar akvoj superfluis la turisman centron de Nadi.
La militista registaro diris, ke ĝi provas trovi rapidajn solvojn kontraŭ la difektoj inter kiuj estas interrompo de elektra potenco kaj akvoprovizoj. Kvar homoj ankaŭ kredeble dronis dum la semajnfino, kaj du pliaj estis blokitaj subtere de terfalaĵoj, lokaj raportoj diris. La aŭtovojo liganta la urbon Nadi, kie la landa ĉefa internacia flughaveno troviĝas, kaj la ĉefurbo, Suva, estis remalfermita hieraŭ lundon sed multaj lokoj restas trafataj de inundoj. Pli ol 6 000 homoj laŭ raportoj ankoraŭ serĉas rifuĝejon en 114 evakuaj centroj tra la tuta lando ekde la semajnfino.
"Vasta inundo, severa inundiĝo de gravaj riveroj kaj riveretoj, estas atenditaj morgaŭ (merkredon) kaj ĵaŭdon. La okcidenta parto verŝajne estos malpli trafata refoje," diras la direktoro de meteologio en Fiĝioj, Rajendra Prasad. Sukerkanaj kultivaĵoj estas inunditaj, vojoj disrompitaj kaj pontoj mergitaj de ekmultiĝanta inundakvo. La novzelanda registaro anoncis, ke ĝi sendos helpon tra la Ruĝa Kruco de Fiĝioj, malgraŭ malbonaj rilatoj inter la du landoj, sekve de la militista puĉo en Fiĝioj kiu alportis Frank Bainimarama al potenco en decembro 2006. Rilatoj kun najbaroj Nov-Zelando kaj Aŭstralio plimalboniĝis pro serio da reciprokaj diplomatiaj elpeloj. Fiĝioj jam devis elteni kvar militistaj puĉoj ekde 1987.
|