| Pacifiko - Natura medio |
  PAPUA NOV-GVINEO - 19-an de decembro, 2008.
La Unuiĝintaj Nacioj sendas teamon por taksi la katastrofon en Papua Nov-Gvineo post kiam la maro severe ŝveliĝis kaj frapis la nordan marbordon, trafante ĝis 60 000 homojn, laŭ registara takso. La ebleco, ke tiu granda kvanto da akvo povus alporti malsanojn estas unu el la gravaj sanozorgoj. Ĝustatempa kaj adekvataGhelpo por provizi akvon kaj sanitaraĵojn estas postulita, la UN-Oficejo por la Kunordigo de Humanitaraj Aferoj (OCHA) diris ĉi-semajne.
|
|
| Pacifiko - Natura medio |
  AŬSTRALIO - 15-an de decembro, 2008.
La aŭstralia registaro decidis antaŭenpuŝi la tranĉon de forcejgasaj emanaĵoj, malgraŭ alvokoj de industrio por prokrasti ĝin. La nova politiko anoncita lundon alvokas al tranĉo en emanaĵoj de 15 procentoj ĝis 2020, kiel parto de tutmonda provo por bremsi klimatan ŝanĝiĝon. Sed dum iuj timas, ke la planoj povus estigi pli altajn prezojn de karburaĵoj kaj ekonomian malpliiĝon, aliaj diras, ke la celoj estas male tro malaltaj.
|
| Pacifiko - Natura medio |
  AŬSTRALIO - 19-an de novembro, 2008.
Kanguruoj dividas genetikajn similecojn kun homoj kaj eble unue evoluis en Ĉinio, sciencistoj en Aŭstralio eltrovis. La konkludoj venas el projekto kiu ebligis fari la unuafojan plenan genetikan mapon de la aŭstraliaj marsupiuloj. Laŭ la sciencistoj de la "Aŭstralia Centro de Plejboneco por Studoj pri Kangurua Genomo", la esploro trovis, ke dum estas kelkaj diferencoj, homoj kaj kanguruoj dividas multajn samajn genojn kaj multajn eĉ en la sama ordo.
|
| Pacifiko - Natura medio |
PAPUA NOV-GVINEO - 8-an de septembro, 2008.
Armita polico eskortis tri aktivulojn de Greenpeace el la frajtŝipo "Harbour Gemini" en Papuo Nov-Gvineo, la organizaĵo pri protektado de natura medio raportas. Informoj poŝtitaj sur la retejon de Greenpeace diras, ke la aktivuloj malhelpis la ŝipon survoje al Ĉinio ŝarĝi kontraŭleĝe dehakitan lignon el la landa "Paradizaj Arbaroj."
|
| Pacifiko - Natura medio |
|
AŬSTRALIO - 10-an de julio, 2008.
Longdaŭra senpluveco en la aŭstralia ĉefa manĝaĵokreska regiono, la Baseno de la Murray-Darling rivero, grave plimalboniĝis laŭ nova raporto. Tri monatoj da sekega vetero, kaj la plej seka monato junio ĝis nun registrita, metis la tutan regionon en akvomanko, la Komisiono de la Baseno de Murray-Darling asertas.
|
|
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |